Diaspora

komputila programaro por nodo de la samnoma reto

Diaspora (aŭ Diaspora*; la steleto estas simbolo de leontodo) estas libera programo por persona ret-servilo[3] kies celo estas provizi malcentran alternativon por Facebook. Ĝi estas nuntempe programadata de Dan Grippi, Max Salzberg, Raphael Sofaer, kaj Ilya Zhitomirskiy,[4] kaj ĝi estis eldonota en septembro de 2010.[5]

Diaspora

Ruby
Programisto The Diaspora Foundation [1]
Lasta stabila versio 0.7.18.2 [2]
(oktobro 2012)
Programlingvo Ruby
Programtipo Interkona retejo
Permesilo AGPL[3]
Retejo The Diaspora Foundation
vdr

La projekta celo estas provizi eblecojn havi «etajn ludojn, etajn murojn, etan babilejon» kiujn uzanto-fasado de Facebook ebligas nuntempe, sed gastigitaj ĉe ret-serviloj de uzantoj (nomataj «semoj»), tiel ke uzantoj povas «entute kontroli informojn kiujn ili kunhavigas."[4]

Uzantoj kunhavigos bildojn kaj videojn sekure pere de GPG,[3] kaj la programaro Diaspora ebligos servojn kiuj opcie povos interagi, tiel fotisto kiu alŝutis en bildo-gastiga servo (kiel ekzemple , Flickr) povus aŭtomate ĝisdatigi rettaglibretan servon (kiel ekzemple Twitter).[6] La programaro enkorpigos OpenID, VOIP, disajn ĉifritajn sekurkopiojn, tujmesaĝilan protokolon, kaj UDP.[7]

La projekto estis anoncita la 24-an de aprilo 2010 ĉe Kickstarter kaj ricevis sian komencan fondusan celon de 10 000 dolaroj en 12 tagoj. Dum la sekvaj semajnoj, ĝi kolektis pli ol okoble la unuan celon, pliparte pere de malgrandaj donacoj.[3][4]

La grupo estis inspirita por kreado de Diaspora, de prelego de la 5-a de februaro 2010 de la jura profesoro Eben Moglen, de la Universitato de Kolumbio, al la Interreta societo, pri la temo "Freedom in the Cloud" (libero en la nubo), en kiu Moglen priskribis centrajn sociajn retojn kiel "senpagan spionadon".[4][8]

Post plenumo de la fonduso, la programistoj de Diaspora celas ĉefe labori pri kreado de «aro da kromaĵaj blokoj» por «faciligi iujn ajn tipojn de komunikado», kaj intencas oferi pagan gastigservon por la Diaspora-semoj.[3][7] Diaspora estas tradukita en diversajn lingvojn, inkluzive de Esperanto.

Referencoj redakti

  1. https://diasporafoundation.org/ The Diaspora Foundation
  2. https://github.com/diaspora/diaspora/releases Diaspora Releases (eldonaĵoj)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Salzberg, Maxwell; Daniel Grippi, Raphael Sofaer, Ilya Zhitomirskiy. Decentralize the web with Diaspora — Kickstarter. Kickstarter. Alirita 13-a de majo 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Dwyer, Jim, "Four Nerds and a Cry to Arms Against Facebook", Nov-Jorko Times, The New York Times Company, 2010-05-11. Kontrolita 12-a de majo 2010.
  5. Vernon, Amy, "Striking back at Facebook, the open-source way", Network World, International Data Group, 2010-05-12. Kontrolita 12-a de majo 2010.
  6. . A Little More About The Project (2010-04-21). Arkivita el la originalo je 2010-04-29. Alirita 2010-05-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-29. Alirita 2010-05-30.
  7. 7,0 7,1 join diaspora — the project. Arkivita el la originalo je 2010-04-29. Alirita 2010-05-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-29. Alirita 2021-08-11.
  8. YouTube — Eben Moglen — Freedom in The Cloud (2010-02-08). Alirita 2010-05-12.

Eksteraj ligiloj redakti