Dick Katz

usona muzikisto

Dick KATZ (denaske: Richard AARON; * 13-an de marto 1924 en Baltimore, Marilando; † 10-an de novembro 2009 en Manhatano, Novjorkio estis usona ĵaz-pianisto, komponisto, eldonisto, produktisto kaj aranĝisto. Li estis kunfondinto de Milestone Records.

Dick Katz
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1924 (1924-03-13)
en Baltimore
Morto 10-an de novembro 2009 (2009-11-10) (85-jaraĝa)
en Manhatano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Manhattan School of Music
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Katz komence studis muzikon ĉe la an der Universitato de Norda Karolino, antaŭ ol li aliĝis en 1942 al la mararmeo, kun kiu li partoprenis la batalon pri Saipano. Post la fino de la Dua Mondmilito li transloĝiĝis al Novjorko, kie li laboris por la anonco-agentejo de sia patro kaj en 1948 muzikis kun Ben Webster. Krom tio li studis ĉe Peabody Institute, ĉe Manhattan School of Music (muzikteorion kaj kompozicion) kaj sekvis je la Juilliard Institut pianolecionojn de Teddy Wilson. Dum la fruaj 1950-aj jaroj li muzikis en Minton's Playhouse kun Tony Scott, kun kiu li ankaŭ surdiskigis. Poste li estis membro de la dombando en la novjorka Café Bohemia, kie li ankaŭ akompanis Majlson Davis. Poste li muzikis i.a. kun Al Casey kaj laboris en la bandoj de Ben Webster, Kenny Dorham, Oscar Pettiford kaj poste ĉe Carmen McRae. Ekde 1954 ĝis 1955 li estis membro de la kvinopo de J. J. Johnson kaj Kai Winding („Jay And Kai“).

Katz ludis en la 1960-aj jaroj kun Jim Hall kaj en la Orchestra U. S. A. (1964/65). Li kunlaboris je la Impulse-albumo Further Definitions de Benny Carter kaj akompanis kantistinon Helen Merrill dum ŝia koncertvojaĝo tra Eŭropo en 1964 kaj je surdiskigoj (The Feeling Is Mutual, 1965), por kiuj li ankaŭ aranĝis. En la malfruaj 1960-aj jaroj li muzikis kun Roy Eldridge kaj Lee Konitz; en 1968 ekestis lia albumo A Shade of a Difference. En la 1970-aj jaroj li daŭrigis sian kunlaboron kun Konitz; krome li ludis kun Teo Macero, Sonny Stitt kaj denove kun Kai Winding, laboris kiel ĵazinstruisto kaj kiel produktisto. En 1966 li fondis la diskeldonejon Milestone Records kune kun Orrin Keepnews.

En la 1990-aj jaroj Katz labois kiel pianisto kaj aranĝisto kun la American Jazz Orchestra kaj la bandego de Loren Schoenberg. En 1992 li sonregistris por diskeldonejo Reservoir du albumojn, je kiuj kunlaboris Benny Golson, Ryan Kisor, Steve LaSpina kaj Ben Riley.

Katz mortis pro la sekvoj de pulma kancero.

Diskoj redakti

Albumoj je lia nomo

  • Piano and Pen (Atlantic, 1958)
  • 3 Way Play (Reservoir, 1992) kun Steve LaSpina kaj Ben Riley
  • The Line Forms Here (Reservoir, 1995) kun LaSpina, Riley, Ryan Kisor kaj Benny Golson

Albumoj kunli kiel gastmuzikisto

  • Ruby Braff: The There Eyes(Sonet Records, 1976)
  • Benny Carter: Further Definitions (Impulse!, 1961-1966)
  • Kenny Dorham: Kenny Dorham And The Jazz Prophets (Chess, 1956)
  • Milt Hinton: East Coast Jazz /5 (Rhino, 1955)
  • Nancy Harrow: Secrets (Soul Note, 1990/91)
  • Jimmy Knepper: Dream Dancing (Criss Cross, 1986)
  • Lee Konitz: The Lee Konitz Duets (OJC, 1967), Satori (OJC, 1974)
  • Helen Merrill: Chasin' The Bird (Emarcy, 1979)
  • Sonny Rollins: Sonny Rollins And the Big Brass (Verve, 1958)
  • Loren Schoenberg: Out Of This World (TBC; 1997)
  • Ben Webster: Big Ben Time! (Philips, 1963)
  • Kai Winding & J. J. Johnson: Kai And Jay And Bennie Green with Strings (OJC, 1952-54)
  • Kai Winding & J. J. Johnson: K & J. J. (Bethlehem, 1955)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti