"Dictablanda" estas vorto uzita de politikaj sciencistoj por priskribi diktaturon en kiu parto de la civilaj liberoj estas supoze konservitaj pli ol elĉerpitaj. La vorto dictablanda estas kunmetaĵo de la hispanaj vortoj dicta (el dictadura) ("diktaturo") kaj blanda ("mola").

La esprimo estis unue uzita en Hispanio en 1930 kiam Dámaso Berenguer anstataŭis Miguel Primo de Rivera kiel la kondukanto de la verdiktarmea junto kaj provis por redukti streĉitecojn en la lando per nuligado de kelkaj el la plej severaj iniciatoj kiuj estis lanĉitaj de tiu lasta. Ĝi ankaŭ asociiĝas al la lastaj jaroj da la reĝimo de Francisco Franco, kaj al la hegemonia 70-jara regado de la Revolucia Institucia Partio (PRI) en Meksiko.