La didelfenoj (science: didelphinae) estas biologia subfamilio de malgrandaj mamuloj el la subklaso de marsupiuloj kaj biologia ordo de didelfuloj. Ilin unufoje difinis la zoologo John Edward Gray en 1821. Aparte konata genro el la ordo, al kiu aludas ankaŭ la subfamilia nomo, estas la didelfoj, kaj ene de tiu genro precipe la specio ordinara didelfo didelphis marsupialis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Didelfenoj
ordinara didelfo didelphis marsupialis
ordinara didelfo didelphis marsupialis
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Didelfuloj Didelphimorphia
Familio: Didelfedoj Didelphidae
Subfamilio: Didelfenoj Didelphinae
Gray, 1821
ordinara didelfo didelphis marsupialis
Linnaeus, 1758
vdr

Klasifiko redakti

Pri terminoj, de kiuj esperantlingvaj nomoj ĝis nun ne indikitas, notiĝas la latina, parte ankaŭ hispana kaj/aŭ angla nomo, ĉar la bestoj hejmas en Ameriko kaj tie la hispana kaj angla estas la plej disvastiĝintaj lingvoj (portugalaj nomoj de tiuj bestoj kiuj vivas en Brazilo ankaŭ tre bonvenus). Kompreneble aparte bonos esperantlingvaj terminoj kaj koncernaj artikoloj, sed la listo en nuna formo nur estas modesta komenco de klasifiko. La ordigo cetere estas el la anglalingva samtema artikolo - tie estas referencoj pri iuj aparte novaj klasifikeroj.

Didelfenoj (Didelphinae):

 
Monodelphis domestica
 
Philander