Dido (antikvo)

mita reĝino de Kartago
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dido (apartigilo)

Laŭ grekaj kaj romiaj fontoj, Dido, foje Didona, aŭ Elizo de Tiro aperas kiel fondintino kaj unua reĝino de Kartago, en la nuna Tunizio. Ŝia famo ŝuldiĝas ĉefe al rakonto inkludita en la Eneado de la romia poeto Vergilio.

Dido
rolulo de helena mitologio
Verko Eneado
Didono kaj Eneo
La Trojanoj
Didone
Didon
Didone abbandonata
Didone abbandonata
La Dia komedio
Civilization V
Informoj
Sekso ina
Nacieco FenicioAntikva Kartago
Religio kartaga religio
Mortokialo morto sur brulŝtiparo, pikado
Okupo reganto
Patro Mattan I
Gefratoj Anna • Pigmaliono el Tiro
Edzo/Edzino Sychaeus • Acerbas
Kunulo Eneo
vdr
La morto de Dido, pentraĵo de A. Sacchi.

Ŝi estis filino de la reĝo de Tiro, nome Belo, konata ankaŭ kiel Muto. Dido havis du gefratojn: nome Pigmaliono, kiu heredis la regnon Tiro, kaj Ana. Ŝin ame konkeris kaj poste forlasis Eneo, rifuĝinto el Trojo, fondonto de la romia regno; ŝi bruligis sin en sia amdoloro sur ŝtiparo, kiel Vergilio rakontas en sia Eneado[1]

Notoj redakti

  1. Komentario al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 88.

Vidu ankaŭ redakti