Die Ärzte

germana rokbando

Die Ärzte ([Di Ercte] germane por "La Kuracistoj") estas krom "Die Toten Hosen" unu el la plej famaj punkrokaj muzikgrupoj el Germanio.

Die Ärzte
Die Ärzte en Kolonjo en 1998
Die Ärzte en Kolonjo en 1998
Bazaj informoj
Deveno Germanio Berlino, Germanio
Ĝenroj Poppunko[1], Punkroko
Aktivaj jaroj 19821988, 1993 - ...
Eldoninto Vielklang Musikproduktion
CBS (Columbia Records)
Hot Action / Universal Music Group
Retejo bademeister.com
vdr

Historio redakti

 
Emblemo de Die Ärzte
 
Die Ärzte in concert, Köln (2007)

Ili ekigis sian aktivecon komence de la 1980-aj jaroj. La du fondaj membroj Farin Urlaub kaj Bela B. Felsenheimer ankoraŭ hodiaŭ apartenas al Die Ärzte, dum Sahnie post la unuaj muzikalbumoj forlasis la grupon. Nova basisto iĝis Hagen Liebing. Sed je la tiama kulmino de sia sukceso en 1989, la grupo malfondiĝis. Sekvis kvarjara paŭzo dum kiu – pro la enorma populareco – reaperis malnovaj kantoj el elĉerpitaj diskoj sur KD.

En 1993 Die Ärzte revenis kun la tria kaj ĝisnuna basisto Rodrigo Gonzales, kiu ankaŭ fojfoje kantas. La sono de la muziko rimarkeble malmoliĝis kompare al pli fruaj verkoj. Ĉiukaze ekde tiu tempo la grupo spertis eĉ pli multan sukceson ol antaŭe. La kulmino estis la kanto Männer sind Schweine ("Viroj estas porkoj") en 1998, kiu iĝis konata eĉ iom ekster la germanlingva mondo. En la jaro 2002 Die Ärzte surbendigis albumon kadre de "MTV nekonektita" – kiel tria germanlingva grupo entute, post Herbert Grönemeyer kaj Die Fantastischen Vier.

En Esperantujo, la grupo La Kuracistoj reludas kantojn de Die Ärzte kun esperantigitaj tekstoj. Krome Stephan Schneider verkis Esperanto-version de la kanto "Punk ist..." kun la nomo "Esperanto 'stas".

Anoj redakti

Diskaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Die Ärzte (angle). allmusic.com. Alirita 8-03-2009.

Eksteraj ligiloj redakti