Die Bühne (ekde 1982 nur Bühne) estas la plej granda kaj grava aŭstra teatra kaj kultura magazino.

Eltranĉita artikolo el Die Bühne el la jaro 1932; temas pri Arnold Genthe

Historio redakti

Ĝia unua eldoniĝo estis en la 6.11.1924 kun la subtitolo Zeitung für Theater, Literatur, Film, Mode, Kunst, Gesellschaft und Sport en la Kronos-eldonejo de la de Imre Békessy eldonita taggazeto populara Die Stunde. Ĝi estis moderna kaj spektantarproksima batalante kontraŭ la kreskanta kontraŭjudismo. Bildoj pri dancistinoj kaj virinoj estis prezentitaj intertempe iomete aŭdace/maldecete, tamen engaĝiĝis la redaktistaro tre por virinaj temoj (ekz. pri la Viena virina akademio, ekzozicioj de artistinoj ktp.). Unua ĉefredaktisto estis Hans Liebstöckl, kiun posteulis Josef C. Wirth. Inter la kunlaboristaro nombriĝis i.a. Fred Heller, Gretl Müller (kiel gvidantino de la pri-moda redakcio), Liesl Weil kaj Erni Kniepert kiel ilustrantistinoj. Kunlaboranto estis krome Victor Wittner.

Dum la kvereloj inter Adolf Loos kaj la viena artaĵproduktejo Wiener Werkstätte la ĵurnalistoj malapogis Loos.[1] En 1926, per la transpreno de Kronos-eldnejoj, ankaŭ Die Bühne ekapartenis al Vernay-eldonejo. Ĝis Anschluss en marto 1938 aperis 468 eldonoj. Tuj poste iĝis la t.n. arj-igo (maljudigo) de la folioj kaj nova estro redakcia iĝis Raimund Haintz. Ĝis 1943 la nomo iĝis Wiener Bühne; tiam skribis por ĝi i.a. Franz Nabl kaj Erhard Buschbeck.

Aktuala situacio redakti

Eldonistoj hodiaŭa de tiu ĉi sukcesa kulturmagazino estas Wiener Bühnenverein kaj VGN Medien Holding GmbH.

  • temaro: teatro, muzikteatro, festivaloj, filmo, vidaj artoj
  • eldoniĝmaniero: po 11 kajerojn por jaro (ĉe la montaj malkomencoj)
  • eldonokvanto: 54.500 ekzempleroje (en 2015)
  • havebleco: per subskribo, el kioskoj

Die Bühne raportas regule kaj ofte ekskluzive pri aktualaĵoj el la plej gravaj teatrejoj de Aŭstrio (i.a. Ŝtata Operejo de Vieno, Burgteatrejo, Akademietheater, Theater in der Josefstadt, Theater der Jugend, Vereinigte Bühnen Wien, Landestheater Niederösterreich, Landestheater Linz. Troviĝas en la magazino ja anoncoj, bazegaj informoj, intervjuoj, bildoj multaj - sed mankas recenzoj kaj postenscenigaj raportoj. La fokusoj estas pri Vieno, Malsupra Aŭstrio kaj Supra Aŭstrio; el aliaj partoj de Aŭstrio nur la plej gravo menciatas. Pri Festivalo de Salcburgo kaj Wiener Festwochen specialaj dokumentadoj ja estas.

Ekde januaro 2008 recenzoj ekzistas pri internaciaj eventoj; historioj pri ĵazo, filmarto kaj unu specialtemo pliriĉigas la gazeton nun.

Ĝia rimarkinde granda eldonkvanto ŝuldiĝas precipe je liverado kune kun teatraj subskriboj. La gazeto taksatas frua ekzemplo de klientrelata kontaktilo (relationship marketing); danke al ĝia elstara kvalito oni rajtas ĝuste nomi la magazinon vera fakgazeto.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Die Bühne en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Los von Loos. In: Die Bühne, Mai 1927.