Diego de LANDA (1524, Cifuentes, Hispanio1579, Jukatano, Meksiko) estis hispana franciskana pastro, episkopo de Jukatano. Li fifamas, ĉar li bruligis ĉiun akireblan kodekson de la majaoj, tiel neniigante ties kulturon. Li verkis samtempe pri la kulturo de la majaoj.

Diego de Landa
Persona informo
Naskonomo Diego de Landa Calderón
Naskiĝo 12-an de novembro 1524 (1524-11-12)
en Cifuentes
Morto 29-an de aprilo 1579 (1579-04-29) (54-jaraĝa)
en Mérida
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispana Imperio
Okupo
Okupo konkistadorokronikisto • mayanist • katolika sacerdoto • historiisto • katolika episkopo
vdr

Li venis el nobela familio kaj junaĝe aliĝis al la franciskanoj (1541). Oni baldaŭ rekonis lian eksterordinaran religian fervoron kaj - laŭ propra peto - oni sendis lin al misia laboro en Amerikon. Li bonkore agadis en Meksiko por la indianoj, kiujn dekonigis malsanoj, malsatego. Li iĝis en 1561 franciskana ordena gvidanto en regiono de Jukatano.

(Onidire) Post ekvido de pruvaĵo pri homoferto, li ordenis detruon de ĉiu adoraĵo kaj kodekso. Oni sciigis al la reĝo, ke dum tiu fervoro oni murdis 172 personojn. La kortega inspekcio liberparolis Landa pri la akuzo kaj oni nomumis lin al episkopo de Jukatano en 1572.

Verkoj redakti

 

Relación de las cosas de Yucatán (1566) aperis presite nur en 1864 kaj helpis deĉifri la majaan alfabeton.