Diepflingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Diepflingen (stacidomo).

Diepflingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 555 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Diepflingen
Blazono de Diepflingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 26′ 48″ N 7° 50′ 18″ O / 47.44667 °N, 7.83833 °O / 47.44667; 7.83833 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 48″ N 7° 50′ 18″ O / 47.44667 °N, 7.83833 °O / 47.44667; 7.83833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 555
Areo 1,44 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 4442
Komunumkodo 2845
Mapo de Diepflingen
vdr

Geografio redakti

Diepflingen situas en la valo de la rivero Homburgerbach ĉe la strato al la Suba Hauensteinpasejo.

Najbaraj komunumoj redakti

Diepflingen limas en okcidento kaj nordo al Thürnen, en oriento al Gelterkinden, en sudo al Wittinsburg, kaj en sudokcidento al Tenniken.

Trafiko redakti

Diepflingen situas ĉe la malnova Hauensteinlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sissach al Olten kaj estas servata en duonhora kadenco de la regionaj trajnlinioj S9 kaj S3.

La komunumo situas ĉe la strato al la Suba Hauensteinpasejo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Diepflingen datiĝas el la jaro 1251 kiel Dyephlinchon.

Diepflingen apartenis en mezepoko al la senjorujo Farnsburg, kaj ek de 1322 al la Grafoj de Thierstein. Ek de 1363 Diepflingen estis doganejo ĉe la Hauensteinpasejo. La doganejo fariĝis en 1450 posedaĵo de la urbo Bazelo. En la jaro 1461 Diepflingen kune kun la senjorujo Farnsburg fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo.

Dum la Bazela Kantondisiĝo la loĝantaro de Diepflingen luktis ĉe la flanko de la urbo Bazelo. Disigemuloj el najbaraj komunumoj tiam atakis la vilaĝon. Sub la gvido de rifuĝintoj tiam en la 20-an de majo 1833 estis proklamita la Neŭtrala Respubliko Diepflingen. La respubliko ekzistis nur 9 tagojn ĝis la 29-a de majo 1833. Post minaco de la Svisa Dieto sendi la armeon, la komunumo aliĝis al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti