Diessenhofen (distrikto)
Distrikto Diessenhofen estas administra unuo de Kantono Turgovio. Kun areon de 41,2 km² kaj 6413 loĝantoj la 31-an de decembro 2007 ĝi estas la plej malgranda distrikto de la kantono. La ĉefurbo de la distrikto estas la urbo Diessenhofen.
Distrikto Diessenhofen | |
---|---|
tria-nivela administra teritoria unuo • distrikto de Svisio | |
Kantono | Turgovio |
Ĉefloko | Diessenhofen |
Geografia situo | CH1903: 698464 / 282235 (mapo)47.6833333333338.75Koordinatoj: 47° 41′ N, 8° 45′ O; CH1903: 698464 / 282235 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6413 (2007-12-31) |
Areo | 41,2 km² |
Loĝantardenseco | 155,66 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2003 |
Geografio
redaktiLa distrikto Diessenhofen situas en nordoriento de la Kantono Turgovio ĉe la norda bordo de Rejno kaj sur la orienta parto de la montoĉeno Seerücken.
Trafiko
redaktiTra la distrikto Diessenhofen pasas la fervojlinio laŭ longe de la norda bordo de Rejno de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen, kiu estas servata de regionaj trajnlinioj de la turgovia fervojkompanio THURBO AG. La vilaĝoj sur Seerücken atingeblaj per diversaj poŝtaŭtolinioj. Sur la Rejno cirkulas ankaŭ la liniŝipoj de Ŝafhaŭzo al Konstanco.
Historio
redaktiJam en mezepoko la urbeto Diessenhofen akiris urborajto kaj fariĝis plej malfrue ek de 1245 la centro de eta voktejo. Tiu voktejo povis konservi parton de siaj privilegioj ankaŭ dum la plurjarcenta okupado de Turgovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Post la liberiĝo de Turgovio okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 el la iama voktejo Diessenhofen fariĝis distrikto de la nova Kantono Turgovio. En la regiono la tempo ŝajnas esti haltigita. La tuta distrikto kvazaŭ konservis aspekton kaj strukturon mezepokan. La regiono restis agrikultura kaj la pitoreska mezepoka ĉefurbeto allogas multajn turistojn.
Komunumoj de la distrikto Diessenhofen
redaktiAl la distrikto Diessenhofen apartenas je la fino de 2008 la sekvantaj tri komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Basadingen-Schlattingen | 1679 | 15,7 | 4536 | |
Diessenhofen | 3160 | 10,0 | 4545 | |
Schlatt | 1574 | 15,5 | 4546 | |
Totale | 3 | 6413 | 41,2 | 2003 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝo de la distrikta tribunalo Diessenhofen Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine