Dietmar Guggenbichler

Dietmar GUGGENBICHLER (naskiĝinta la 29-an de junio 1942, mortinta la 17-an de januaro 2016 en Klagenfurt) estis aŭstra privata detektivo. Li famiĝis pro la reserĉoj dum la Lucona-asekurkompanitrompego farita fare de Udo Proksch en 1977.

Vivo redakti

Guggenbichler havis detektivejon en Ferlach, Distrikto Klagenfurt-Land, Aŭstrio. Li okupiĝis pri pluraj skandaloj tuŝantaj eĉ politikistojn. Interalie danke al li la vero pri la sinkigo de la kargoŝipo Lucona en la Hinda Oceano konatiĝis, kio kondukis al la kondamo de Udo Proksch pro sesobla murdo. Ankaŭ ĉe la skandalo ĉirkaŭ la longege daŭrinta konstruo de la nova Ĝenerala malsanulejo (Allgemeines Krankenhaus / AKH) en Vieno (1980) kaj ĉe la komercado duba per armiloj de la firmalo Noricum li faris esplorojn. Krome li komencigis kontrolojn pri eventuala imposta fraŭdo fare de la artisto Hermann Nitsch respektive de ties edzino Rita en 2014. En 2009 Guggenbichler iĝis nesolventa. La saman jaron li denuncis Stefan Petzner, la eksan porparolanto de la partio Bündnis Zukunft Österreich pro nedungo fare de la partio malgraŭ promesoj faritaj ankoraŭ de Jörg Haider.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti