Diino de demokratio

statuo

La diino de demokratio (ĉine: 民主女神, mínzhǔ nǚshén), ankaŭ konata kiel diino de libereco (自由女神, zìyóu nǚshén), estis 10 metrojn alta statuo, kiu stariĝis ĉe la protestoj sur la placo Tian An Men en Pekino (Ĉinujo) en 1989.

Rekonstruo de la statuo de la diino de demokratio ĉe la Universitato de Brita Kolumbio, Kanado

La statuo estis konstruita en nur kvar tagoj el paperaĵo kaj plasta ŝaŭmaĵo sur metala kerno. La konstruantoj decidis fari la statuon kiel eble plej granda por ke la registaro ne povu facile detrui aŭ malaperigi ĝin.

Konstruado redakti

La statuo estis starigita de studentoj de la pekina arta akademio. La laboroj komenciĝis la 27-an de majo 1989 ĉe la universitato. Ĝi subtenu la protestojn, kiuj tiam iom malfortiĝis.[1] La granda statuo estis konstruita surbaze de ĉirkaŭ duonmetron alta argila skulpturo, de viro sin apoganta kontraŭ stango. Tiu estiĝis kadre de trejnado por ekzameni la efikojn de pezoekvilibro de verko. La malsupra parto de la stango estis forprenita, ĉe la supro estis aldonita flamo kaj la skulptaĵo estis rektigita. Poste la vizaĝo de la viro estis transformita al tiu de virino kaj la proporcioj kaj mezuroj transmetitaj al la plasto, kiu finĉizite donos ĝian finan aspekton al la statuo.[1]

Malgraŭ similecoj al la statuo de Libereco Tsao Tsing-yuan, unu el la konstruantoj de la diino de demokratio, konstatis, ke la studantoj vole decidiĝis kontraŭ kopio de la statuo de libereco, ĉar tiu estintus tro ne-originala kaj tro evidente pro-usona. Anstataŭe li subtenas la influon de la verkoj de la rusa skulptistino Vera Muĥina. Ŝia plej fama verko, Laboristo kaj Kolĥozanino, gravis ĉefe por la kapo kaj la vizaĝtrajtoj de la statuo.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Tsao Tsing-yuan. (1994) Jeffrey N. Wasserstrom and Elizabeth J. Perry: Essay "The Birth of the Goddess of Democracy" aus Popular Protest and Political Culture in Modern China. Boulder, Col.: Westview Press, p. 140–7.

Eksteraj ligiloj redakti