Diismo

Kreisma opinio kontraŭa al la "revelaciitaj" religioj
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun teismo.

Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Ĝi (Dio) kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, laŭ kelkaj diistoj, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabelojn por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas je Dio, sed ne je preĝado.

La ideoj de la ĉina filozofo Konfuceo estis ligitaj al la kresko de diismo en klasika (klerisma) epoko de Eŭropo.

Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La religiaj militoj en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de moderna scienco multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.

Voltaire, Thomas Paine, Thomas Jefferson kaj Albert Einstein estis gravaj diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa, sed ne dia.

Diista terminaro redakti

Diistaj aŭtoroj - kaj 17-a kaj 18-a jarcento teologiistoj ĝenerale - temis uzi pri Dio diversaj paroloj kiel:

Priskribo ĝenerala redakti

La diistoj, ĝenerale, malakceptas la religion organizitan kaj la personajn diajn «revelaciojn», argumentante ke Dio estas la kreinto de la mondo, sed eble ne intervenas en la aferojn de la mondo (pri tio lasta ekzistas variaĵoj, iuj deistoj akceptas iom da postkreada interveno). Por ili, Dio malkaŝas Sin nerekte, tra la leĝoj de la naturo priskribitaj de la naturaj sciencoj.

Diismaj principoj redakti

La diistoj:

  1. Kredas je Dio, sed ne akceptas la kredojn de iu ajn aparta religio.
  2. Kredas ke Dio kreis la universon kaj la leĝojn de la naturo, sed ne kredas ke Ĝi estas prezentita tuta aŭ parte en libroj aŭ skribaĵoj konsideritaj sanktaj.
  3. Uzas la racion por kiel eblas pleje proksimiĝi al Dio, anstataŭ kredi instruojn pri Ĝi.
  4. Preferas gvidi sian etikan konduton per sia konscienco kaj racia ekzameno, anstataŭ obei sanktajn librojn aŭ religiajn aŭtoritatojn.
  5. Ĝuas la liberecon serĉi la spiriton per si mem, sen dependigi siajn kredojn de tradicio aŭ religia aŭtoritato.
  6. Metas la racian aŭ la spiritan super la religian.
  7. Kredas ke ekzistas religiaj bazaj kredoj kiuj iĝas tre raciaj post forigo de devioj ŝuldataj al superstiĉo.
  8. Kredas ke la religio kaj la ŝtato devas esti apartaj, vidu Apartigo de eklezio kaj ŝtato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti