La Dikbeka eŭfonjo (Euphonia laniirostris) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka eŭfonjo
Dikbeka eŭfonjo, masklo, en Kolombio
Dikbeka eŭfonjo, masklo, en Kolombio
Dikbeka eŭfonjo, ino
Dikbeka eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. laniirostris
Euphonia laniirostris
(D'Orbigny & Lafresnaye, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Subspecio E. l. melanura, masklo (supre) kaj ino (sube); ilustraĵo de Joseph Smit, 1886

Plenkreskuloj de Dikbeka eŭfonjo estas ĉirkaŭ 11 cm longaj kaj 14 g pezaj. La masklo havas brilblunigrajn suprajn partojn kaj tre orflavajn frunton, supran kronon kaj subajn partojn. Ino kaj nematurulo estas olivecverdaj supre kaj verdecflavaj sube. Beko kaj kruroj estas blugrizaj. Ĝi estas tre simila al la proksima parenco la Viola eŭfonjo, sed tiu ne havas flavan supran verticon, dum la Dikbeka eŭfonio ja, krom la pli dika beko, kiu nomigas la specion laŭ la komuna nomo, dum la latina scienca nomo similigas la bekon al tiu de Laniedoj.

Ĝi troviĝas en suda Kostariko kaj Panamo kaj nordokcidenta Sudameriko, sed ne en Andoj, tiele nome en nordokcidenta Venezuelo, Kolombio kaj Ekvadoro ambaŭflanke de Andoj, Peruo oriente de Andoj, tio estas en Perua Amazonio, norda Bolivio, kaj en okcidenta Brazilo ĉefe en supra Amazonio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Tiu specio tropviĝas sola aŭ en paroj kaj foje en malgrandaj grupoj. Ĉefe en mezaj aŭ altaj nivelo de kanopeo de arboj kaj foje en miksitaj kunmanĝantaroj, ĉefe kun aliaj eŭfonjoj. Ĝi troviĝas en klarejoj kun disaj arboj, arbarbordoj kaj duarangaj arbaroj en sekaj kaj humidaj zonoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti