La Dikbeka vireo, Vireo crassirostris, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka vireo
Dikbeka vireo
Dikbeka vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. crassirostris'
Vireo crassirostris
(Bryant, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en Karibio ĉe Bahamoj, Turkoj kaj Kajkoj, Kajmana Insularo, insulo Tortuga en Haitio kaj en rifoj ĉe la marbordoj de Kubo. Ili foje povas troviĝi kiel vagantoj en suda Florido en Usono. La subspecio V. c. approximans de Providencia Insulo estas foje traktata kiel subspecio de la Mangrovovireo (V. pallens) aŭ kiel separata specio, nome Providencia vireo.

Tiu vireo loĝas ĉe arbustaroj en tropika makiso.

Aspekto redakti

La Dikbeka vireo estas proksimume 14 cm longa. Ties kapo kaj dorso estas olivecgrizecaj kaj la subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj. Flugiloj kaj vosto estas malhelaj, kaj estas du blankaj flugilstrioj en ĉiu flugilo. La okuloj havas malhelajn irisojn kaj nekompletajn helajn okulringojn konsistajn en suba duono kaj supra malantaŭa kvarono, dum al la supra antaŭa kvarono venas larĝeta flaveca strio el la supra bekobazo; sub tiu flaveca strio venas ankaŭ pli mallarĝa nigreca brida strieto. Ambaŭ seksoj estas similaj. La plej karaktera eco de la specio estas tre dika beko kompare kun la aliaj samgenranoj kaj kun la ĝenerala malgrando de la vireoj. De tio devenas la nomo de la specio en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie crassirostris signifas precize “kun dika beko”. Kaj la beko kaj la kruroj estas grizecaj kun iom da malhelblua nuanco, ĉefe ĉe kruroj. Tiu specio ne montras tiom helan gorĝon kiom aliaj proksimaj parencoj kiel la Kasina vireo.

La kanto de la Dikbekaj vireoj estas varia kaj rapida per frazo de 6 al 7 notoj, kiu komencas kaj finas per akra ĉik, tre simila al tiu de la Blankokula vireo, sed iom pli akrasona.

Kutimaro redakti

La dieto de tiu specio konsistas preskaŭ nur de insektoj.

La herbokovrita nesto estas tasforma kaj ligita al forko en arbo aŭ arbusta branĉo. La ino demetas 2-3 blankajn ovojn kun malhelaj punktoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50995, Vireo cassirostris, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.