Diktaturo de Centra Kaspio

La Diktaturo de Centra Kaspio (ruse Диктатура Центрокаспия, Diktatura Tsentrokaspiya) estis kontraŭ-bolŝevika registaro konstituita en Bakuo de la menŝevikaj rusoj kaj la daŝnakaj armenoj la 1-a de aŭgusto 1918, per brita apogo. Ĝia teritorio kongruis kun la duoninsulo Abŝeron.

Diktaturo de Centra Kaspio
1918 – 1918

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ĉi tiu reĝimo estis la anstataŭo de la Bakua Komunumo kiu kolapsis la 26-a de julio 1918, kiam la bolŝevikoj estis forpelitaj de la urbo Bakuo. La nova registaro estis formita de la Social-Revolucia Partio, la menŝevikoj kaj la Daŝnakoj.

Cele al la batalo kontraŭ la musavataj azeroj kaj la osmanidoj kiuj avancis en Azerbajĝano, norde al (Dagestano) la registaro petis la helpon al Britio. La 17-a de aŭgusto britaj trupoj gvidataj de Lionel Dunsterville, eniris en Bakuon kaj estis akceptataj de la unua ministro Iaĉovski, menŝeviko, kaj la estro de la Daŝnako, Ĥaĉaturov, kvankam malgranda kontingento jam alvenis la 4-a de aŭgusto. La bolŝevikoj, arestitaj ekde la 1-a de aŭgusto, estis deportitaj al Astraĥano sed fusilitaj survoje en Krasnovodsk (Turkmenio).

La britoj ne povis haltigi la turkojn en la Batalo de Bakuo, kaj tiuj ĉi, akompanataj de la musavatistoj, eniris en Bakuon la 15-a de septembro 1918. Ĉimaniere la «Diktaturo de Centra Kaspio» malaperis.

La Osmanida Imperio subskribis en la Armistico de Mudros la 30-a de novembro 1918, permesante la revenon de la trupoj de la brita okupado.