Dileu Nou
vilaĝo en Rumanio
Dileu Nou [dileu noŭ] (hungare: Magyardellő madjardelo) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Mureș, administracie apartenanta al la komunumo Sânpaul (Mureş).
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 370 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 203 (90% hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas en 1344. Ĝi estis hungara servutulvilaĝo en mezepoko. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- József Demeter (9-a de aprilo 1947) poeto
- Erzsébet Nagy, Kozma (Ghelinţa, 7-a de aŭgusto 1938 – 4-a de aŭgusto 1993): infangardinistino, lernolibrverkistino.
- Tünde Emese Puskel (n. 3-a de majo 1956): televidredaktorino, raportistino.