Dimitrij RUPEL (n. la 7-an de aprilo 1946 en Ljubljano) estas slovena politikisto kaj estis ministro pri eksteraj rilatoj de sia ŝtato. Inter la 1-a de januaro 2008 kaj la 30-a de junio 2008 li laŭ la laŭvica slovenia prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio estis la prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio.

Dimitrij Rupel
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1946 (1946-04-07) (77-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de EssexUniversitato BrandeisUniversitato de Ljubljano vd
Partio Slovena Demokratia Partio • Slovenian Democratic Union vd
Familio
Gefratoj Fedja Rupel vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto • sociologo • literaturhistoriisto • dramaturgoverkisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rupel studis en la Universitato de Essex (Britio), la Universitato de Ljubljano (Slovenio) kaj la Universitato Brandeis en Waltham (Masaĉuseco) (Usono).

Dum la jaro 1989 li estis inter la fondintoj de la „Slovenska demokratična zveza“ („Slovena Demokratia Ligo“), dum 1991 li elektiĝis prezidanto de tiu politika partio, kiu tiutempe ricevis la novan nomon „Demokratska stranka“ („Demokratia Partio“).

Inter la jaroj 1990 kaj 1993 Dimitrij Rupel estis la unua ministro pri eksteraj rilatoj de la moderna ŝtato Slovenio. Dum 1993 li elektiĝis parlamentano en la Nacia Konsilio de Slovenio, kaj dum 1994 urbestro de Ljubljano. Dum tiu jaro la plej multaj anoj de lia partio kaj ankaŭ li mem migris al la „Liberaldemokratia Partio de Slovenio“ (LDS). Kiam dum la jaro 1997 li deklariĝis ambasadoro de Slovenio en Usono, li redonis sian urbestran postenon. Dum la jaro 2000 li reprenis la postenon de ministro pri eksteraj rilatoj. Li restis en tiu pozicio ĝis la jaro 2004; lia posteulo iĝis Ivo Vajgl.

Rupel forlasis la „Liberaldemokratian Partion de Slovenio“ (LDS) kaj membriĝis en la opozicia „Slovena Demokratia Partio“. Kiam tiu partio gajnis en la parlamenta baloto de oktobro 2004, li rericevis la postenon de ministro pri eksteraj rilatoj. Kiel tiu li dum la jaro 2005 estis la oficanta prezidanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Post la venko de la socialdemokratia partio („Socialni demokrati“) en la parlamenta baloto, li transdonis la postenon de ministroj pri eksteraj rilatoj la 21-an de novembro 2008 al Samuel Žbogar.

Aliaj projektoj redakti