La Diomedeoidedoj, Diomedeoididae, estis prahistoria familio de marbirdoj. Tiu familio estis en la ordo Procelarioformaj kiu nune estas komponata el albatrosoj kaj petreloj. Nune la familio enhavas ununuran genron, nome Diomedeoides, kie estas tri priskribitaj specioj. La taksonomio de la familio kaj genro estas ankoraŭ necesa de revizio, kaj plej verŝajne la genronomo Diomedeoides estas fakte juna sinonimo de Rupelornis (van Beneden, 1871).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diomedeoidedoj
Fosilio de D. brodkorbi
Fosilio de D. brodkorbi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: † Diomedeoidedoj Diomedeoididae
Genro: Diomedeoides
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni trovis fosiliojn de tiu familio en rokoj de Oligoceno kaj Mioceno en Eŭropo kaj Irano. Oni konas du speciojn, D. brodkorbi kaj D. lipsiensis el Centra Eŭropo, dum la tria specio nome D. babaheydariensis estas konata nur el Irano.

Referencoj redakti

  1. Mayr, Gerald (2009). “Notes on the osteology and phylogenetic affinities of the Oligocene Diomedeoididae (Aves, Procellariiformes)”, Fossil Record 12 (2), p. 133–140. doi:10.1002/mmng.200900003.