Diomedo-insuloj (ruse острова Диомида, ostrova Diomida) estas du malgrandaj insuloj en la Bering-maro. La insuloj situas 4 km unu de la alia, inter ili troviĝas limo de Rusio kaj Usono, tiu limo kongruas tie kun la internacia datlinio.

Diomedo-insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoBeringa Markolo

Supermara alteco505 m [+]
Koordinatoj65° 46′ 1″ N, 168° 59′ 40″ U (mapo)65.76687-168.99445Koordinatoj: 65° 46′ 1″ N, 168° 59′ 40″ U (mapo)

Areo37 km² (3 700 ha) [+]
Nombro de insuloj2
Ĉefa insuloRatmanov-insulo

Loĝantaro115 (2010)
HorzonoUTC-09:00 [+]

Diomedo-insuloj (Alasko)
Diomedo-insuloj (Alasko)
DEC
Map
Diomedo-insuloj
Vikimedia Komunejo:  Diomede Islands [+]
vdr
Satelita foto pri la Beringa marvojo, meze la insuloj
La du insuloj
kolorfalsigita satelita foto

La pli granda insulo (10 km²) nomiĝas Ratmanov-insulo (aŭ Granda Diomedo) kaj apartenas al la rusia Ĉukĉ-lando. Ĝi ne havas konstantajn loĝantojn, sed gravas ties meteorologia stacio.

La pli malgranda insulo (Malgranda Diomedo) apartenas al Alasko kaj loĝas tion ĉukĉoj.

La nomo de la insuloj venas de la dana maristo Vitus Jonassen Bering, kiu vizitis la insulojn je la 16-a de aŭgusto 1728, je tago de Sankta Diomedo.

La kontrakto pri vendo de Alasko (1867) deklaras, ke la limo devas estis en sama distanco de la du insuloj, poste rekte norde dividas la Glacian maron.

Oni planas submaran tunelon tra la Beringa markolo, kie la insuloj aperas kiel intervojaj stacioj. (Bering-markola tunelo)

Vidu ankaŭ redakti