Dion (greke Δίον, antikve-greke Δῖον) estas antikva urbo en la greka regiono Makedonio sur la marborda ebenaĵo ĉe la bazo de la monto Olimpo, ĉ. 15 km for de Katerini.

Dion
vilaĝo [+]

LandoGrekio

Supermara alteco30 m [+]
Koordinatoj40° 10′ 19″ N, 22° 28′ 57″ O (mapo)40.17194444444422.4825Koordinatoj: 40° 10′ 19″ N, 22° 28′ 57″ O (mapo)

Areo31.602 m²
Loĝantaro1 120 [+] (2021)
Poŝtkodo601 00 [+]

Dion (Grekio)
Dion (Grekio)
DEC
Dion
Dion

Map
Dion
Vikimedia Komunejo:  Dion (Greece) [+]
vdr

La antikva loko kun la vidindaj elfosaĵoj situas iomete sube de la moderna loko samnoma en mallevaĵo. La novepoka loko havas proksimume1350 loĝantojn.

La elfosadojn komencis en la jaro 1928 la tiama rektoro de la Aristoteles-Universitato Tesaloniko, G. Sotiriadis, kaj post mallonga fazo nur 30 jarojn poste profesoro Georgios Bakalakis daŭrigis la laboron. La tria elfosa fazo komencis en la jaro 1973, gvidate de profesoro Dimitrios Pandermalis.

Dion estis fondaĵo de la traka gento de la Pierianoj. En la jaro 700 a.K. la Makedonoj konkeris la urbon kaj reĝo Perdikas transsetligis la loĝantaron en la 7-a jarcento. Ĉi tie la makedona reĝo Arĥelaos la 1-a (413–399 a.K.) unuan fojon okazigis olimpajn ludojn. La konstruo de la templo de Zeŭso honorigas lin. Poste la loko servis kiel militfortikaĵo de reĝo Filipo la 2-a, patro de Aleksandro la Granda. La urbo, ĉirkaŭita de urbomuroj, havis dense pavimitan stratreton. Ege imponas la banejo kun komplika sistemo por la akva alkonduko .

Malantaŭ la urbomuroj troviĝas restaĵoj de la romia kaj greka teatro, kiun oni nuntempe denove uzas por prezentadoj: Jen ankaŭ troviĝas la ruino de la templo por la egipta diino Izisa.

La kadukiĝon de la urbo kaŭzis tertremoj kaj inundoj en la 3-a kaj 4-a jarcentoj.

La elfositajn trovaĵojn ekspozicias la loka muzeo.