Dipolog, - tagaloge Lungsod ng Dipolog - estas kvinaklasa, komponenta, universitata urbego kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Zamboanga Duoninsulo, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Zamboango. La urbego konsistas el 21 distriktoj, inter ili 14 estas urbaj, 2 antaŭurbaj, 2 naturoparkaj kaj 3 vilaĝaj distriktoj.

Dipolog
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 7100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 138 141  (2020) [+]
Loĝdenso 573 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 35′ N, 123° 20′ O (mapo)8.5872222222222123.34083333333Koordinatoj: 8° 35′ N, 123° 20′ O (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 241,13 km² (24 113 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Dipolog (Filipinoj)
Dipolog (Filipinoj)
DEC
Dipolog
Dipolog
Situo de Dipolog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dipolog [+]
vdr
Urbodomo de Dipolog

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Dipolog situas en nordokcidenta parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo laŭ Sulua maro [1]. Dumaguete troviĝas 82, Pagadiano 83, Iligan 106, Cagayán de Oro 141, Kotabato (urbo) 180, Zamboanga 231, Bacolod 234, Dabao 300, General Santos 339, Legazpio (Albajo) 512, Puerto Princesa 522, ĉefurbo Manilo 717, Kezonurbo 724, Laoag 1114 kilometrojn (aere) [2].

 
Provinca sidejo en Dipolog

Historio redakti

Dipolog antaŭe estis konata kiel Tulvanan (Tulwanan) jam en la 14-a jarcento, tamen iomete for de la maro pro la oftaj ĉinaj atakoj. En 1563 proksimume 800 familioj alvenis kaj fondis loĝlokon ĉe la marbordo. Ili jam povis kontraŭstari la atakojn. Post 2 jaroj jam hispana ŝipo vizitis ĝin kaj nomis ĝin Daquepitan. Baldaŭ aŭgustenaj monaĥoj kristanigis la loĝantojn. En 1609 komence en batalo la muslimoj estis venkitaj. La unua vera mencio okazis en 1834. Usono havis la insulon ekde 1897. Tiutempe Dipolog estis flora komerca komunumo kaj amase alvenis migrantoj el aliaj regionoj. La sendependa municipo estis establita en 1912. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. En 1951 foraj areoj estis forigitaj al najbara komunumo. Dipolog atingis la filipinan klasifikadon komponenta urbo en 1970, poste la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

En Dipolog la plej grava branĉo estas la fiŝkapta industrio, krome estas ankaŭ komerco, turismo, servoj, bredado (karabaoj (nacia besto), brutoj, ĉevaloj, kaproj, porkoj), iom da agrikulturo.

 
Katedralo de Dipolog

Religio kaj eduko redakti

En Dipolog katolika diocezo kaj kampusoj funkcias.

Trafiko redakti

Dipolog estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbego havas enlandan flughavenon kaj maran havenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

 
Laŭmara promenejo en Dipolog

Dipolog situas en la ekvatora klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 2353 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-37 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vizitindaĵoj redakti

Fontoj redakti