Disfalo de Rana Plaza

Je la mateno de la 24-a de aprilo 2013 disfalis Rana Plaza, ok-etaĝa komerca konstruaĵo en Savar (nordokcidente de Dako, la ĉefurbo de Bangladeŝo). Almenaŭ 1 000 homoj mortis kaj 2 500 vundiĝis.[1] La konstruaĵo enhavis vestofabrikojn, bankon, kaj plurajn aliajn butikojn. La proprietuloj estis ignorintaj malokupan ordonon de la antaŭa tago. Nur kvin monatoj post fajrego en alia vestofabriko, la disfalo estas la plej mortiga industria misokazo en la historio de Bangladeŝo, kaj la plej mortiga ne-terorisma struktura miso en moderna historio.

2013 savar building collapse02
Savar (ruĝe), loko de Rana Plaza

Detalaro redakti

aldonoj 8a etaĝo konstruata
7-a etaĝo New Wave Style
6-a etaĝo New Wave Style
5-a etaĝo Ether Tex
4-a etaĝo Phantom Tac
2006 3-a etaĝo Phantom Apparels
2-a etaĝo New Wave Apparel, New Wave Bottoms
1-a etaĝo Brac-Banko kaj butikoj
teretaĝo Brac-Banko kaj butikoj

La konstruaĵon posedis la gvidanto de la loka Jubo-Ligo, la junularo de la reganta Awami-Ligo. Ĝi enhavis plurajn vestofabrikojn, kiuj dungis ĉirkaŭ 5 000 homojn kaj kreis vestojn por markoj inkluzive de Benetton Group, The Children's Place, Primark, Monsoon, kaj DressBarn.[2][3] Walmart asertas ke ĝi ne aĉetis vestojn el ĉi tiuj fabrikoj, kvankam unu el ili, Ether Tex, ŝajne nomis ĝin en sia listo de klientoj.[4]

La ĉefo de la bangladeŝa fajrobrigado, Ali Ahmed Khan, diris ke la superaj kvar etaĝoj konstruiĝis sen permeso. Raportiĝis ke inspektistoj trovis fendojn en la konstruaĵo je la antaŭa tago kaj ordonis malokupon kaj fermon. La butikoj kaj la banko tuj fermis, sed la vestistoj ordoniĝis reveni ĉar iliaj kontrolistoj decidis ke la danĝero estis tro malgranda.

La konstruaĵo disfalis ĉirkaŭ la 9-a horo atm, kaj nur la teretaĝo restis staranta. La prezidento de la Bangladeŝa Vestofabrikada kaj Eksporta Asocio konstatis ke 3 122 laboristoj enis dum la disfalo.[5] Pli ol duono el la viktimoj estis virinoj, kune kun iliaj infanoj kiuj estis en vartejoj.[2] La disrompaĵoj falis sur alian proksiman tri-etaĝan konstruaĵon kiu ankaŭ disfalis.

La savado daŭris pli ol du semajnojn, dum kiuj la mortnombro kreskis konstante kaj neatendite; la unuaj raportoj sugestis malpli ol 100 mortojn. Multe da korpoj estis trovitaj sub la ŝtuparoj, kie laŭsupoze ili estis provintaj sin ŝirmi. La varma vetero rapidigis la putriĝon de la kadavroj kaj pluraj estis preskaŭ skeletoj kiam ili estis formovitaj, kiujn oni povis identigi nur per poŝtelefonoj aŭ legitimaĵoj. La lasta travivanto, Reŝma, troviĝis sur la dua etaĝo je 15.15 de la 10-a de majo, 17 tagojn post la disfalo. Sukcesis ŝi travivi per sekigita manĝajo kiun ŝi hazarde havis ĉemane, sed du tagojn antaŭ ŝia savo ŝi elĉerpis la provizon kaj sin subtenis sole per pluvakvo.[6]

Kaŭzo redakti

La unua enketo pri la kaŭzo de la katastrofo komenciĝis en majo 2013. Main Uddin Khandaker komentis ke elektrorompo okazis je kelkaj minutoj antaŭ la disfalo. Ĉi tio startigis kvar grandajn generatorojn sur la superaj kvar etaĝoj. La vibroj de la generatoroj kaj la malbona kvalito de la konstruado devis ĉe-respondeci.[7]

Rana Plaza kreiĝis en julio 2006, kiel kvar-etaĝa konstruaĵo (kun konvenaj subtenantaj muroj) kiu estis starigita sur plenigita lageto. De 2008 ĝis 2012, kvar superaj etaĝoj aldoniĝis, kaj oka etaĝo estis konstruata ĉe la momento de la disfalo. La novaj etaĝoj ne havis subtenantajn murojn. La vestofabrikojn enhavis la dua ĝis sepa etaĝoj.[8]

Suspektatoj redakti

 
 

La 26-an de aprilo, ĉefministro ŝejĥino Hasina Oaĝed ordonis la tujan areston de la kvar posedantoj de la vestofabrikoj kaj de Sohel Rana, la proprietulo de la tuta konstruaĵo. Rana provis fuĝi, sed li estis arestita je la 28-a proksime de Benapol, apud la barata limo.

La suspektatoj estas:

  • Sohel Rana, proprietulo de Rana Plaza[9]
  • Abdul Khalek, la patro de Sohel Rana[7]
  • Bazlus Samad Adnan, proprietulo de New Wave[10]
  • Mahbubur Rahman Tapash, administranto de New Wave[10]
  • Emtemam Hossain, ŝtata inĝeniero[10]
  • Alam Miah, lia suba inĝeniero[10]
  • Aminul Islam, proprietulo de Phantom Apparels & Phantom Tack[10]
  • Anisur Rahman, proprietulo de EtherTex[11]
  • Abdur Razzak, inĝeniero kaj dungito de Rana[12]

La registaro anoncis ke ĉiu familio de forpasinto ricevos kompense 20 000 takojn, kaj ĉiu vundito ricevos 5 000 takojn.[8]

Referencoj redakti

  1. Bangladesh factory collapse toll passes 1,000. BBC News (10 Majo 2013). Alirita 10 Majo 2013.
  2. 2,0 2,1 Nelson, Dean. Bangladesh building collapse kills at least 82 in Dhaka. The Daily Telegraph (2013-04-24). Alirita 24 Aprilo 2013.
  3. Alam, Julhas. At least 87 dead in Bangladesh building collapse. USA Today (2013-04-24). Alirita 24 Aprilo 2013.
  4. Johnson, Kay and Alam, Julhas (26 April 2013). Major Retailers Rejected Bangladesh Factory Safety Plan. The Huffington Post.
  5. Case filed against owners of collapsed building in Dhaka. itv.com (2013-04-25). Alirita 25 Aprilo 2013.
  6. Dhaka building collapse: Woman pulled alive from rubble. BBC News (10 Majo 2013). Alirita 11 Majo 2013.
  7. 7,0 7,1 Bangladesh Rana Plaza factory collapse toll passes 600. BBC News (5 Majo 2013). Alirita 6 Majo 2013.
  8. 8,0 8,1 Like a pack of cards it crumbles. The Daily Star (25 April 2013). Alirita 29 Aprilo 2013.
  9. 80 dead, 800 hurt in Savar high-rise collapse. bdnews24.com (2013-04-24). Arkivita el la originalo je 2013-04-27. Alirita 24 Aprilo 2013.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 ‘Raids’ fail to arrest Rana. The Daily Star (28 April 2013). Alirita 28 Aprilo 2013.
  11. Rana, 5 RMG owners in court. Bangladesh News 24 (28 Aprilo 2013). Alirita 6 Majo 2013.
  12. Rana Plaza Engineer arrested. Dhaka Tribune (2 Majo 2013). Arkivita el la originalo je 2014-08-11. Alirita 6 Majo 2013.

Eksteraj ligiloj redakti