Disigita infinitivo

angla gramatikaĵo, en kiu vorto(j) (tipe adverbo) intervenas inter la infinitivo-markilo “to” kaj la verbo mem; ekz.: “to boldly go” (aŭdace iri); “to more than double” (obligi pli ol duoble)

Disigita infinitivo estas en la angla lingvo gramatika konstruo, en kiu vorto aŭ frazo troviĝas – normale adverbo aŭ adverba frazo – inter to kaj la nura infinitiva verbformo (do la baza formo de la verbo). La konstruo estas pro disputo, ĉu ĝi entute gramatike estas permesebla, aparte rimarkinda.

Fama ekzemplo por tio estas unu el la televida serio Star Trek devenanta citaĵo: „to boldly go where no man has gone before“. Ĉi tie kaŭzas la ĉeesto de la adverbo boldly inter la du partoj de la infinitivo to kaj go disigitan infinitivon. Tia konstruo povas ofte esti ĉirkaŭirata, per tio ke oni metas la inter ili venantajn vortojn post la verbo aŭ antaŭ la to: „to go boldly where no man has gone before“ aŭ „boldly to go where no man has gone before“. Tamen ĉi tiuj du formuloj ne havas la saman signifon – la unua ligas la bravecon kun la maniero de la irado, dum ke la lasta ligas la bravecon kun la kompleta ago de la irado „where no man has gone before“.

El la perspektivo de la priskriba lingvistiko disigitaj infinitivoj estas kutimaj en la plej multaj variaĵoj en la angla. Tamen ilia stato kiel parto de la norma lingvo estas disputata. En la 19-a jarcento diversaj normaj verkoj de la angla gramatiko provis enkonduki preskriptivan regulon, laŭ kiu disigitaj infinitivoj en la angla ne povus esti uzataj. La plej multaj lingvoekspertoj de la lastaj 100 jaroj pledas tamen por tio, ke la konstruo de la disigita infinitivo povas esti kelkfoje utila, por povi esprimi certan signifon pli ekzakte – kiel en la kazo de „to boldly go“.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Getrennter Infinitiv » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5416965 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)