Diskuto:Ĉeĥoslovakio

Latest comment: antaŭ 6 horoj by Petr Tomasovsky in topic Informkesto

Ne elstara redakti

La artikolo perdis elstaran statuson je 20:57, 25 Apr. 2013 (UTC), vidu Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj/Ĉeĥoslovakio. --KuboF (diskuto) 20:57, 25 Apr. 2013 (UTC)

Problemo pri alidirektilo redakti

En tiu ĉi teksto estas kelkaj ligiloj al ĈAE, Ĉeĥoslovaka Asocio esperantista. Sed kiam oni alklakas ilin, oni atingas redirektilon, kiu redirektas al la sama paĝo en kiu oni jam estas, nome al tiu pri Ĉeĥoslovakio ... La veran artikolon pri ĈAE, al kiu direktu la ligilo, mi ne trovis.

Eble iuj ĉeĥoj aŭ slovakoj pli spertaj ol mi povas solvi tiun problemon?

PaulP 08:43, 12. Sep 2006 (UTC)

Mi forigas la strangan parentezon "(mallonge, sed ripetite, ekde oktobro de 1918 ĝis novembro de 1989, sed ankaŭ post ĝi)", ĉar tuj poste troviĝas efektive akutata indiko pri ekzistotempo de Ĉeĥo-Slovakio: "kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992". Mi ankaŭ forigas la parentezan nomon "Supra Hungario", kiu estas malĝusta. Marteno MINIĤ --80.193.37.194 07:41, 7. Dec 2007 (UTC)

Informkesto redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto estas kreita kiel vikia tabelo. Ĉu iu povus meti la ŝablonon {{Informkesto pereinta ŝtato}} anstataŭe? --Tlustulimu 18:20, 1 Jul. 2011 (UTC)

Ĉar ekde pli ol dek jaroj neniu ion faris pri la informkesto, mi ĵus aldonis ĝin laŭ la ̂ceĥa artikolo uzante la ŝablonon {{Informkesto pereinta ŝtato}}, kiu eĉ foje estis kreita de ĉeĥa Vikipediisto. Ĉu eble iu el la ĉeĥaj Vikipediistoj povus kontroli miajn "tradukojn"? --Tlustulimu (diskuto) 17:55, 28 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton Tlustulimu, estus bone, se reaperu en la paĝo mapoj kaj embelmoj, kiuj estis en tiu ĉi versio. Se la ŝablono ne ebligas tion, certe aldoni ili en la tekston. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:15, 28 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton, Petr. La malnovan tabelecan informkeston mi ne forigis, sed kaŝis tuj post la informkesto. Oni nur devus transmeti la bildojn al taŭga loko. Verŝajne la informkesto ne havas liberan parametron por ili. - Ču vi eble emas fari tion? Tlustulimu (diskuto) 18:20, 28 mar. 2024 (UTC)Reply
Nu bone. Mi ĵus remetis la malnovajn mapojn uzante la ŝablonon {{Pluraj bildoj}}. Sed nun la informkesto fariĝis sufiĉe longa. Ĉu eble la malnovaj bildoj aperu en aparta ĉapitro? Tlustulimu (diskuto) 19:04, 28 mar. 2024 (UTC)Reply
Ĉeĥoslovaka lingvo ne ekzistas. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:18, 29 mar. 2024 (UTC)Reply
Oficaj lingvoj estis la ĉeĥa kaj la slovaka, per kiuj oni parolis en Ĉeĥoslovakio. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:20, 29 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton, Petr. Mi ne inventis la aferon pri ĉeĥoslovaka lingvo, sed trovis la informojn en la informkesto de la ĉeĥa artikolo. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 13:46, 30 mar. 2024 (UTC)Reply
@Tlustulimu, Petr Tomasovsky, Blahma, kaj LiMr: Ĝustas ke la ruĝaj ligiloj pri postulata artikolo pri la teoria etno ĉeĥoslovakoj (d:Q91075059) respektive pri la postulata ideologio Ĉeĥoslovakismo (d:Q1618074) kaj la lingvo ĉeĥoslovaka lingvo (d:Q4515262) aspektas strangaj. Klaras ke kio estas en la ĉeĥa vikipedio, ne aŭtomate ankaŭ estas esperantlingve, kaj dubindas ĉu iu esperantisto tiom entuziasmos pri la pasinta ideo de "ĉeĥoslovakismo" ke ŝi aŭ li volos investi la tempon por kreo de propraj artikoloj, eĉ se tio ne devas signifi mem subteni la ideologion. Se la ruĝaj ligiloj aperus en aliaj paĝoj, mi konsiderus simple alidirekti la ruĝajn ligilojn al la ekzistanta paĝo "Ĉeĥoslovakio", sed en la paĝo "Ĉeĥoslovakio" mem alidirekti la paĝon al si mem sensencas. Tial plej simple estus formeti la ruĝajn ligilojn de la vortoj, kaj lasi ilin kiel simplaj vortoj en nigraj literoj. Aŭ eblus entute pridubi la konceptojn de postulata etno ĉeĥoslovakoj, ideologio Ĉeĥoslovakismo kaj laŭdira ĉeĥoslovaka lingvo, kaj entute revortumi la informkeston. Estu kuragaj proponi pli bonan solvon ol la nunan! ThomasPusch (diskuto) 11:51, 5 maj. 2024 (UTC)Reply
Klaras ke kio estas en la ĉeĥa vikipedio, ne aŭtomate ankaŭ estas esperantlingve, kaj dubindas ĉu iu esperantisto tiom entuziasmos pri la pasinta ideo de "ĉeĥoslovakismo". Krei tiajn paĝojn ne signifas entuziasmon por reveni al la ideologio. Mi mem kreis paĝon pri Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio. Ĉu laŭ vi, Thomas, tio signifas, ke mi volas reveni al tiu ĉi reĝimo? Ĉu ĉiu kiu kontribuis al paĝoj pri diversaj ideologioj, volas reveni al ili? Bonvolu pli bone elekti viajn vortojn kaj ne kritiki ĉion. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:34, 5 maj. 2024 (UTC)Reply
Mi simple faris tempon kaj traduks la paĝon Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio kaj multajn aliajn pri ĉeĥaj vilaĝoj, pri kiuj vi foje skribis kun la sama stilo. Laŭ mia opinio estas bone havi tiajn paĝojn, kiuj estas en malmultaj vikipedioj. Almenaŭ "tiuj esperantstoj" povos havi ion, per kio ili povus allogi legontojn.Petr Tomasovsky (diskuto) 17:42, 5 maj. 2024 (UTC)Reply

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ĉeĥoslovakio".