Diskuto:Ŝemida lingvaro

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Semida / ŝemida

Semida / ŝemida redakti

Mi subtenas la ŝanĝon de tiu ĉi artikolo, kaj de aliaj mencioj de la lingvaro, de "semida" al "ŝemida."

PIV 2005 diras:

Rim. La formo ŝemido estus preferinda.

Kaj la Reta Vortaro ŝajnas konsenti.

NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ ― tamen tia kapvorto en la vortaro mankas.

Nur Lernu ŝajnas malkonsenti, tradukante la anglan "semitic" per "semida." La biblia nomo Ŝem ja estas Zamenhofa, kaj "ŝemido" sekvus la Zamenhofan uzadon ("Izraelidoj," "Moabidoj," ktp).

Mi ne diras ke "semida" estas malprava, nur ke "ŝemida" estas pli uzinda. Jan sewi (diskuto) 11:10, 23 okt. 2016 (UTC)Reply

Mi konsentas, kaj la argumentado konvinkas. Kvankam daŭris ses jarojn ĝis iu reagis al la supra komento, la argumentado nur pro tiu atendado ne fariĝis malpli prava - tial mi nun alinomigas la artikolon. ThomasPusch (diskuto) 02:19, 26 nov. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ŝemida lingvaro".