Laŭ mi la fotoj montras boltojn (sen boltingoj). Verdulo

tute ne, ja temas pri ŝraŭboj. Cetere la artikolo pri bolto estas tute falsa, kaj mi baldaŭ ŝanĝos ĝin: bolto estas kunfiksilo konsistanta el kunkapa ŝraŭbo plus ŝraŭbingo. (Vidu nPIV). tiu difino kongruas kun la franca kompreno de "Boulon", sed ne kun tiu de la angla "Bolt". miaopinie, tio estas pli logika, ĉar "bolti" signifas "kunfiksi", kaj por kunfiksi, ŝraŭbo ne sufiĉas: ankaŭ ŝraŭbingo necesas.--Ssire 02:15, 24. Sep 2005 (UTC)
En mia (nederlanda) teknika lernejo mi lernis ke bolto preskaŭ ĉiam estas cilindroforma kaj ke por munti aŭ malmunti oni bezonas boltilon. Kontraŭe ŝraŭbo estas ofte konusforma (sed ne ĉiam) kaj por (mal)munti oni bezonas ŝraŭbilon. Mi ne scias ĉu tio estas internacia normo sed ĝi almenaŭ klare distingas inter la du.--Verdulo 17:03, 25. Mar 2007 (UTC)
vidu mian rimarkojn ĉe "bolto" --Ssire 18:50, 25. Mar 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ŝraŭbo".