Diskuto:Anna German

Mi trovas nenian indikon ke la familio apartenis al la "maronita eklezio" (antikva kristanisma eklezio en Sirio), sed tutcerte ili apartenis al menonanismo, anabaptisma movado ekestinta en la 16-a jarcento - nur la unua litero "m" ĝustas... Se iu konvinkiĝas ke la germandevena familio tamen estis maronitoj, mi petas pri tre bonaj kaj konvinkaj eksteraj fontoj !!! ThomasPusch (diskuto) 21:35, 31 Okt. 2015 (UTC)

Vi pravas. En pluraj fontoj mi legis ke ŝi fine de la vivo, jam morte malsana aprobis la adventisman kredon, kio iĝis unu el epizodoj de la biografia serio pri ŝi[1] Tiun ĉi aferon priparolis ortodoksuloj ĉe la fama misionisma retejo [2] En protestanta retejo oni detaligas, ke ŝia patrino devenas de la hederlanda menonita familio, sed ŝi mem fine de la vivo aprobis baptadon fare de la adventista pastro [3]--RG72 (diskuto) 04:53, 1 Nov. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Anna German".