Diskuto:Apollo (kosmoŝipo)

Prefere estu kosmoŝipo ol spacoŝipo. Lingvano 09:30, 28. Nov 2005 (UTC)

Eble vi ĝustas. Mi longtempe pripensis la aferon, kaj trovis spacoŝipo en la angla parto de la vortaro http://ttt.esperanto.org/AEK/AT/, kaj mi klopodis sekvi la tieajn tradukojn. Tamen, mi ne ŝatas la konfuzo inter spaco- kaj kosmo-, kiuj ŝajnas al mi havi (preskaŭ) la saman signifon. Certe, mi preferus uzi kosmo en ĉiu E-vikipedia artikulo pri kosmospaco (kosmoesploro, kosmonaŭto anstataŭ astronaŭto, kaj kosmoŝipo nature mi preferas), por eviti konfuzon kun la pli monda uzo de la vorto spaco (interspaco, la spaco sub la ŝtuparo, ktp). Unufoje, mi provis redakti iun artikolon tiele, sed iu ŝanĝis miajn kosmoŝipojn al spacoŝipojn! (Mi forgesas kiun artikolon/uzanton, mi estis novulo kaj ne kuraĝis retroŝanĝi liajn ŝanĝojn). Do, mi demandas, ĉu vi havas ion (fontindikon, PIVan artikolon, ktp) por pruvi ke kosmoŝipo estas preferinda, kaj ne sole nia persona prefero? Le Hibou 17:05, 28. Nov 2005 (UTC)
PIV 2005 diras: kosmo = 1 la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto; 2 ordigita sistemo de ideoj (kosmologio, kosmologo, kosmoŝipo, makrokosmo, mikrokosmo...) Petro 28. Nov. 2005 17:11 (UTC)
Kaj spaco? Le Hibou 17:17, 28. Nov 2005 (UTC)
PIV 2005 diras pri spaco: 1 Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda dividebla; 2 Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj: la astroj ruliĝas en la spaco ktp. Tiom almenaŭ PIV. Miaopinie la vorto spaco rilate al kosmo signifas tiun senlimaĵon en kosmo, kie moviĝas ĉiuj astroj. Kiel vi jam skribis, Le Hibou, de la vorto spaco estas derivitaj spacigilo, interspaco ks. Do, kio rilatas al ŝipo moviĝanta en senlimaĵo (tie super niaj kapoj), tio estas kosmoŝipo. Petro 28. Nov. 2005 18:05 (UTC) La spaco sub la ŝtuparo estas ankaŭ spaco kaj ĝi ne estas ja kosmo, ĉu ne? En tia spaco "loĝis" ekz. Harry Potter en la homa mondo. Petro 28. Nov. 2005 19:09 (UTC)
Dankon Petro. Mi tute malŝatas je Harry Potter, ke li longtempe restu sub la ŝtuparo! Do, mi baldaŭ ŝanĝos ĉiu okazo de "spaco" al "kosmo" kiam la kunteksto stipulas. Tiu implikas ke mi ankaŭ ŝanĝos la kategorion ":Kategorio:Spacoesploro". Mi esperas ke neniu malakordas. Le Hibou 21:51, 28. Nov 2005 (UTC)
Ho, alia aĵo! Ĉu vi, Petro, Lingvano, aŭ iu ajn, havas opinion pri astronaŭtokosmonaŭto? En la angla, la malsamo estas, ke astronaŭtoj estas usonanoj, kosmonaŭtoj estas rusoj (ekzistas ankaŭ vorto por "ĉina astronaŭto", sed mi forgesis ĝin). Ĉu estas alia esperanta vorto, pli neŭtra? Se ne, mi preferus kosmonaŭto eĉ por la usonanoj. Le Hibou 21:51, 28. Nov 2005 (UTC)
Mi konsentas kun Lingvano kaj havas saman opinion kiel Alaŭdo en la Diskutejo - spaco estas matematika kaj filozofia objekto kaj estus ambiguige, se oni uzus tiun vorton ankaŭ por la kosma spaco, do kosmo. Blahma 22:47, 29. Nov 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Apollo (kosmoŝipo)".