Moïse Lyoen redakti

Kie mi povas trovi informojn pri Moïse Lyoen kaj lia lingvo? --Hans Eo (diskuto) 16:04, 29 Jun. 2014 (UTC)

En la arkivo de Beaune la informo estas menciita sed nur mencio sen detalo.--pino (diskuto) 19:22, 29 Jun. 2014 (UTC)

Riveroj, urbaj rajtoj kaj urbestro redakti

La riveroj ne estas sur la sama linio (komparu kun la geokesto2 versio). --pino (diskuto) 08:50, 15 Mar. 2016 (UTC)

La ligiloj ne funkcias automate por urbaj rajtoj kaj urbestro (komparu kun la geokesto2 versio). --pino (diskuto) 12:27, 15 Mar. 2016 (UTC)

La aŭtomata ligado en {{geokesto}} uzas {{#ifexist:, por analizi, ĉu ekzistas certa artikolo. Ĝia ekvivalento en Lua estas tiel nomata "multekosta" funkcio. Por tiaj funkcioj ekzistas limo de Lua, kies trapason mi ne emas provoki. Tial mi ankoraŭ nenion faris pri tiaj informoj. Do, kion fari? Ĉar la ŝablono estas ege granda, la verŝajneco de limtrapaso estus tre granda. Tial mi pensas, ke permana ligado estas pli taŭga anstataŭ konservi la "pigrulan" aŭtomatan ligadon.
Mi pensas, ke la listeca montrado de la riveroj estas nur aspekta problemo. Ĉar la modulo jam estas tre kompleksa, mi dubas pri utilo alĝustigi tion laŭ la malnova ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 16:31, 15 Mar. 2016 (UTC)
Ĉu mi tamen ŝanĝu la aperigon de "listecaj" parametroj, tiel ke la valoroj aperas unu post alia, se ne okazas faldado? Tio eblas, ĉar {{Listutil}} subtenas tian varianton. Sed kiu el la eblaj variantoj estu tiam uzata? Ĉu span (la teksto aperus sinsekve), kaj (ĉio aperus sinsekve, sed inter la du lastaj listeroj estus "kaj", dum ke inter ĉiuj ceteraj estus komo). Mi preferus span, sed kun helpa parametro por aperigi komon. --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 15 Mar. 2016 (UTC)
@Tlustulimu:. Estas du problemoj : la uzo de "mw.title.new( 'title', 'namespace' ).exists", kiu mi vidos en Lua/peto kaj la listeca montrado de la riveroj. Estus bone, ke vi ŝanĝu la aperigon de "listecaj" parametroj, tiel ke la valoroj aperas unu post alia, se ne okazas faldado. Komoj sufiĉas ni ne bezonas nepre "kaj". --pino (diskuto) 10:57, 16 Mar. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi intertempe dum testado trovis plian problemon kun "listecaj" tabelaj enhavoj, nome ke notoj aperis fuŝe kiel parto de ligilo anstataŭ post la ligilo. La provejo jam enhavas solvon kaj testo per la ŝablonetendilo estis jam sukcesa. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 16 Mar. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Mi tuj testis pri Beaune, funkcias bone do multe dankon sed ankaŭ detalo: aŭtomata faltado post Genet kiel kun geokesto evitas misformi la informkeston. --pino (diskuto) 13:16, 16 Mar. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Nun eĉ la linisalto bone funkcias, sed nur post Foulot. Espereble malgravas, kie ĝi okazas. --Tlustulimu (diskuto) 16:02, 16 Mar. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Fakte tiu problemo estas solvita, dankon. Tamen mi konservis tiu-momente Geokesto2 por la ligo pri la urbestro kaj por la ruĝaj ligoj kaj provas rigardi diversajn ekzemplojn. --pino (diskuto) 16:46, 16 Mar. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Beaune".