Diskuto:Blaj-Sat

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Mi dubas ke tiu vilaĝo entute ekzistas. En la rumana vikipedio ekzistas ŝablono "Sate în administrarea municipiului Blaj, Alba" kun ĉiuj vilaĝoj de la administra komunumo aŭ municipo Blaj, kaj neniu el tiuj eĉ nur malforte similas al iu vilaĝo "Blaj-Sat". Kompreneble ankaŭ hungare ne troveblas iu teksto Kisbalázsfalva, kaj germane neniu vilaĝo Kleinblasendorf (ke la germana vikipedio ne havas tekston pri rumana vilaĝeto, ne estas pruvo ke ĝi ne ekzistas. Sed ke la rumana kaj hungara eĉ ne mencias la vorton en teksto pri Blaj aŭ Balázsfalva, suspektigas). ThomasPusch (diskuto) 20:07, 7 apr. 2024 (UTC)Reply

La uzanto Zetey en majo 2014 faris sian lastan redakton kaj ne kontakteblas. Kaj la fonto *Magyar nagylexikon rete pruvas nenion, kaj ekstera ligilo Popolnombrado 2002 ankaŭ estas nefunkcia. Kaj la serĉilo de guglo en la tuta interreto nur trovas iun veterprognozan paĝon kiu indikas paĝon [1] (kun koordinatoj 46.18333,23.91667). Guglo mapoj pri tiuj koordinatoj indikas ke la domoj tie estas simple parto de Blaj - vi povas mem kontroli en guglo mapoj aŭ en la paĝo de mindat.org... Mi proponas simple forigi la dubindan ĝermeton. ThomasPusch (diskuto) 20:32, 7 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Blaj-Sat".