Diskuto:Blogo
La ligoj al blogoj trovantaj en Ĝangalo ne funkcias. Mi ne scias kiel funkciigi ilin. Eble entute ne eblas ? Tiuokaze oni anstataŭigu la ligojn per nur unu al Ĝangalo kaj listigi are la blogoj tie atingeblajn
Purigado redakti
Mi forigas blogon el la listo --
- se la ligilo ne funkcias
- se la blogo jam ne estas Esperante
- se neniu skribas en blogo dum la pasintaj ses monatoj
Mi volas ke la listo estu aktuala kaj sen senutilaj ligiloj. Andrew 03:03, 26. Dec 2005 (UTC)
Rilata termino redakti
Kiel oni esprimas "TrackBack"? redakti
Mi volas redakti ĉi tiun artikolon pri rilataj terminoj de blogo, tamen mi embarasiĝas, kiel oni esprimas terminon de "TrackBack (en la angla)".
Prove mi serĉis TTT-ejojn sur Google per ŝlosilvorto de "spuro" ("track" en la angla) kaj "trakback", kaj mi trovis paĝon jene:
- "spuro reen" : http://kunar.livejournal.com/2005/05/09/
Sed mi ankoraŭ ŝanceliĝas. Bonvolu instrui la vortouzadon al mi! Gardejo 15:33, 1. Okt 2007 (UTC)
En mia Esperantigo de la blogprogramo "WordPress" mi uzis "respurado" por "trackback". Bertilow 01:37, 2. Okt 2007 (UTC)
Koran dankon, S-ro Bertilow. Mi volas uzi "respurado" de nur via propono, sed ankaŭ komento sur artikolo en mia blogo. La komento havas ekzemplon, jene:
- KDE-vortaro (arkivigita laŭ stato de februaro 2012)
- http://www.kisa.ca/vortaro (ne plu atingebla kaj neniu arkivigo konatas)
Gardejo 15:58, 3. Okt 2007 (UTC)