Je la demando kiel nomi la urbon, kiu romanĉe nomiĝas Tavau, alemane Tafaas, itale Tavata kaj germane Davos, mi venis al la konkludo, ke oni devas baziĝi sur la origina formo, kiu estas la romanĉa. Tiam evidente la nomo en Esperanto fariĝas Tavao deduktita de Tavau. Ĉar multaj utiligas la gemanan formon, mi metas redirektilon sub Davos. 77.57.18.180 17:45, 21. Jan 2008 (UTC) DidiWeidmann 19:26, 21. Jan 2008 (UTC)

La loko estas grava kaj konata internacie kiel Davos. Ne provu altrudi laŭ propraj ideoj. Provu esplori per guglo kaj vi trovas ĉie la formon Davos en la Esperanta teksto. jen:

Sed Tavao aŭ similaĵoj nenie.

Mi venas al la konkludo, ke ni devas sekvi la ĝeneralan lingvouzon. Narvalo 20:20, 21. Jan 2008 (UTC)
Kara Narvalo mi submetiĝas al via argumento, kun iom doloreta koro (ĉar fakte en la lokaj lingvoj nome la valza dialekto de la alemana kaj la retoromanĉa la urbo nomiĝas Tafaas (prononcata Tavaoz aŭ Tafaoz aŭ Tafauz, depende de la dialekta koloro) respektive Tavaus en la romanĉa, kiu jam fariĝis minoritato en la propra teritorio). (Kiel vi ja cetere vidis, mi ne simple nuligis vian modifon de mia teksto, sed serĉis la diskuton). Ni nature troviĝas konfrontita kun la situacio, ke la tuta mondo nun utiligas alian nomon por la urbo ol la propraj loĝantoj en sia lingvo mem ... aliflanke fakte la mondo konas la urbon en la germana nomo kaj tiu troviĝas ankaŭ sur ĉiuj mapoj. Do ni rezignu en ĉi-tiu kazo de la "rajto" kiel lokaj homoj mem decidi nian nomon. Amike DidiWeidmann 20:57, 21. Jan 2008 (UTC)
Kaj kiel konsekvenco mi ankaŭ ĵus ĉie modifis Tavao al Davos.

Se mi bone legas, plimulto de la urbo estas germano kaj oni (ĉu retoromanĉoj?) uzis la formon Tavau iam en la retoromanĉa formo.

Reiri al la paĝo "Davos".