Diskuto:Evildea

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Robin van der Vliet in topic Ĉu miso pri la aĝo?

Malpli ol milo da rigardoj en unu monato ne rajtigas al steleco.--kani (diskuto) 17:39, 21 Okt. 2015 (UTC)

Responde al Kani: Evildea estas bone konata Esperantisto. Lin intervjuis Ĉina Radio Internacia, La Esperanto-Revuo (UEA), kaj multaj aliaj gazetoj. Ankaŭ lia Jutuba kanalo ĝuas pli ol 800 rigardojn tage kaj ĝis nun 158 mil entute. Mi ne scias kiel vi kalkulis vian nombron sed jen fonto al kiom da rigardoj li havas: http://socialblade.com/youtube/c/evildea —La komenton aldonis, sen subskribo, 1.136.96.248 (diskuto • kontribuoj)
Mi konsentas kun la supra anonimulo. Li ekestas iom fama en Esperantujo. ~pikolas d 15:13, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi opinias, ke indas forigi el la artikolo la ŝablonon {{Menciindeco}}. Vikiano (diskuto) 18:55, 30 nov. 2016 (UTC)Reply

Mi forprenis el la teksto la kritikan ŝablonon "pluraj problemoj", kiu asertis ke la temo ne menciindas, la teksto estas nur ĝermo, mankas fontoj kaj referencoj. Samkiel Vikiano, mi konsentas ke la teksto traktas personon menciindan, kaj ankaŭ ne plu ĝustas ke la teksto estus nur ĝermo kaj ke mankas fontoj kaj referencoj. Mi nur ĝustigis ke en la publikaĵo "Esperanto en Afriko" #28 de 2016 fakte ne temis pri artikolo pri la temo “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”, sed pri recenzo de samnoma libreto, kio estas io alia. Mi krome dubas ĉu sencas titoligi la artikolon per artista pseŭdonimo "Evildea", kiu eble post dek jaroj ŝajnos efemera. Mi persone preferus kiel titolon la pasportan nomon, do "Richard Delamore". ThomasPusch (diskuto) 12:37, 29 dec. 2016 (UTC)Reply

Ĉu miso pri la aĝo? redakti

> 13-an de februaro 1987

Sed sur lia paĝo en Linkedin: https://www.linkedin.com/in/richard-delamore-63609260 > I’m a 31 year-old

Tuxayo (diskuto) 22:30, 14 nov. 2017 (UTC)Reply

Mi demandis al Evildea, kaj li diris, ke li riparos sian aĝon ĉe LinkedIn. Li diris, ke lia naskiĝtago en la artikolo ĝustas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:34, 27 nov. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Evildea".