Diskuto:Gazaa Sektoro
Gaza Strio estus pli internacia Razilklingo (diskuto) 15:13, 28 sep. 2004 (UTC)
Gaza(a) Sektoro redakti
La NPIV-a formo estas Gaza (sen substantiva finiĝo -o) aŭ Gaza/o (kun la finiĝo). La Reta Vortaro ne enhavas tiun loknomon.
“Gaza Sektoro” estus sektoro rilata al gazo, la teksaĵo; tiu estas oficialigita vorto (el la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro).
La ĝusta formo estas aŭ Gaza-Sektor/o (kun streketo, aŭ eĉ Gaza/sektor/o kunmetite) aŭ Gaza/a Sektor/o.
Mi ne forte opinias ĉu sektoro aŭ strio. Osteologia (diskuto) 00:30, 28 mar. 2019 (UTC)
EMP perkapa redakti
Kion signifas la akronimo EMP? Sj1mor (diskuto) 08:30, 18 okt. 2023 (UTC)
- Konjekteble, enlanda malneta produkt(ad)o, kvankam, miaimprese, MEP = malneta enlanda produkt(ad)o estas pli kutima (vidu, ekzemple, artikolon Malneta enlanda produkto). Amike, -Filozofo (diskuto) 14:00, 18 okt. 2023 (UTC)
"open-air prison" redakti
Mi konstatas ke ĉe la anglalingva vikipedio la termino "open-air prison" alidirektas al tiu ĉi artikolo. Sj1mor (diskuto) 09:17, 18 okt. 2023 (UTC)
Mapo redakti
Laŭ aktualaj eventoj en tiu ĉi regiono, mi rekomendas havi dediĉitan mapon de la sektoro por lokaligo informkesto pere de koordinatoj. Ĉu dosierformato png?
La nuna mapo de regiono-ISO=ps inkluzivas Cisjordanio kaj bona parto de centra Israelo inter ambaŭ kaj do estas netaŭga por efektive doni informon pri lokaligado de ejoj en la sektoro. Sj1mor (diskuto) 10:52, 11 nov. 2023 (UTC)