Diskuto:Gestolingvo

Ĉu estas la usona gestlingvo aŭ la Nordamerika gestlingvo? Laŭ mia kompreno, surduloj en Usono kaj Kanado parolas ĝin? --Chuck SMITH

Mi ĵus vidis ĉe Google ke "signolingvo" estas pli uzata ol "gestlingvo"... ĉu indas ŝanĝi ĝin? --Chuck SMITH

Malfacila decido. Antaŭe mi firme opiniis, ke estu "signolingvo". Nun mi pli komprenas tiujn, kiuj preferas "gestolingvo". Efektive "signo" estas sufiĉe vasta afero. Principe ĉiu ajn lingvo ja uzas signojn. Ĉiu vorto, ĉiu litero, ĉiu simbolo, estas signo. Mi estas forte influita de la Svedaj surduloj, kiuj - same kiel multaj aliaj surduloj (sed ne ĉiuj) - opinias, ke estas tre grave ne konfuzi iliajn signojn kun gestoj. Gestoj estas - laŭ ili - io tute alia. Tamen verŝajne la superrego de la vorto "signolingvo" montrata de Guglo, estas kaŭzita pli de la modelo de la Angla vorto "sign language", ol de ia vasta konscio pri la distingo inter gestoj kaj lingvaj signoj de surduloj. Bertilow 08:02, 3. Maj 2003 (UTC)
Mi unue ĉiam uzis "signolingvo" kaj poste decidis uzi "gestlingvo" kaj nun mi multe pli aŭdas "signolingvo" ol "gestlingvo", do ne certas kion mi plu pensas... --Chuck SMITH
Ĉu ne estas asocio de E-istaj surduloj? Eble estus bone enketi ĉe ili pri la uzinda termino. Kriĉjo 13:05, 3. Maj 2003 (UTC)

Certe ekzistas asocion por E-istaj surduloj, ligita al UEA. --Gabriel BEECHAM


Mi neniam aŭdis pri Esperanta asocio por surduloj. La TTT-ejo de UEA ne mencias tian organizon: http://www.uea.org/agadoj/fakoj/index.html. Sed kompreneble, se ekzistas Esperantaj surduloj, kaj se tiuj jam kutimas uzi certan vorton, ni aliĝu al ilia uzo.

Jen, ĉe Guglo, estas legebla diskutofadeno, en kiu partoprenas unu surdulo, kaj kelkaj aŭdantoj, kiu scias signolingvon:

http://groups.google.com/groups?hl=eo&lr=&ie=UTF-8&oe=UTF-8&threadm=N29ka.13524%24DT4.432578%40twister1.libero.it&rnum=2&prev=/groups%3Fq%3D%2522Esperanto%2Ben%2Buniversitato%2522%26hl%3Deo%26lr%3D%26ie%3DUTF-8%26oe%3DUTF-8%26selm%3DN29ka.13524%2524DT4.432578%2540twister1.libero.it%26rnum%3D2

Bertilow 21:28, 3. Maj 2003 (UTC)

en la portugala oni diras linguagem gestual, kiu multe pli similas al gestlingvo ol signolingvo

Reiri al la paĝo "Gestolingvo".