Diskuto:Helico (apartigilo)

Unue: Kial estas tiu ĉi artikolo nomita "apartigilo" kaj due, sur la bildo estas nur ŝraŭboj, ŝraŭbingo, risorto, sed mi nenie vidas helicon. Petro 14. Sep 2005 20:56 (UTC)

Ja estus bone ke oni vidus aviadilan helicon ekzemple, sed tamen tio estas nur la senso 3 en PIV, dum "kurbo de ŝraŭbkanelo" estas senso 2 !--Ssire 13:29, 3. Okt 2005 (UTC)

Ĉu la artikolo ne devus esti nomita spiralo? Petro 24. Sep. 2005 15:05 (UTC)

laŭ mi tute ne ! --Ssire 13:29, 3. Okt 2005 (UTC)

Mi iom grasigis la antaŭan version, kaj mi forigis "ŝraŭb-helico, kiu servas por firmteni ŝraŭbon en ŝraŭbingo" kio estas ne ĝusta: La helico per si mem absolute ne kapablas firmteni ŝraŭbon en ŝraŭbingo, eĉ ne la malo. Tio povas okazi nur per plia kondiĉo (ekz: premo helpe de la ŝraŭbkapo, aŭ de dua ŝraŭbingo, ktp...)--Ssire 13:29, 3. Okt 2005 (UTC)

Finfine, ŝajnas ke la formo de tiu artikolo tute ne estas kontentiga. Almenaŭ pri tekniko. Devas aperi tie helicoj ŝipaj aŭ aviadilaj, ankaŭ de turbino kaj de ventmotoroj, sed la sistemo ŝraŭbo/ŝraŭbingo devas esti lokita sur aparta paĝo, ja kun ligo. Mi zorgos pri tio...ek de kiam mi trovos iom da tempo.--Ssire 07:14, 4. Okt 2005 (UTC)

Ne estas apartigilo redakti

Apartigilo havu la strukturo:

"La termino (Temo) havas la jenajn signifojn:

  • Tio
  • Tio
  • Tio"

kaj fine.

En ĉi-tie apartigilo esta malvolvaĵoj pri mekanikaj helicoj/ŝraŭboj, kiuj trovis lokon en ĉiuj el la paĝoj, al kiuj resendas la apartigilo.

--Jean-François Clet (diskuto) 11:36, 9 Jul. 2012 (UTC)

Jen, la paĝo iĝis vera apartigilo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:07, 9 Jul. 2012 (UTC)
Multe dankon kaj gratulon, Ĉiuĵaŭde. --Jean-François Clet (diskuto) 13:07, 9 Jul. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Helico (apartigilo)".