Diskuto:Henrik Seppik

Latest comment: antaŭ 5 tagoj by ThomasPusch

Kio signifas la vorto "Allari" interkrampe, ĉu kromnomo, plumnomo? Roberto 03:18, 23. Feb 2005 (UTC)

Liaj personaj nomoj Heinrich Richard "Henrik" SEPPIK estas fakte germanaj (la formo Henrik estas la platgermana variaĵo de la altgermana nomo Heinrich, ambaŭ kompreneble signifas Henrikon - la platgermana lingvo estis la tradicia lingvo de la Hansa Ligo kaj tial en la hansa urbo Pernau, nun Pärnu, havis aparte fortajn radikojn), en estona formo la nomo estas Henrik Sepamaa (kiu do ne estas pseŭdonimo, komparu la koncernan tekston en la estona, en la estona la nomo Sepamaa signifas "forĝista lando" kaj Seppik simple "forĝisto") kaj pseŭdonime (=plumnome) vere estis Henrik Allari - kion la plumnomo Allari signifus, ankaŭ mi ne scias, kaj kiel montras la longa silento ekde la demando en 2005, probable ankaŭ neniu alia... ThomasPusch (diskuto) 16:06, 27 maj. 2024 (UTC)Reply
PS: Laŭ la genealogia datumbazo geneanet.org preskaŭ ĉiuj portantoj de la nomo "Allari" en Eŭropo vivas en Francio, tencence en la suda, okcitanlingva parto, malplimulte ankaŭ en norda Italio (1.952 en la datumbazo), ekster tio tute ne ekzistas en Eŭropo, kvankam ekster Eŭropo la nomo ankaŭ estas telugua kaj uzatas en Barato. Al Barato certe nenio ligas sinjoron Seppik, kaj ankaŭ al suda Francio supozeble ne estas ligo. ThomasPusch (diskuto) 16:16, 27 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Henrik Seppik".