Diskuto:Hindeŭropa familio

Hmm... Io estas tre stranga pri tiu artikolo. "Hindeŭropa" efektive estas nure kaj sole klasifiko de lingvoj. Ĝi ne estas, kiel asertas la artikolo, io kio rilatas al popoloj aŭ etnoj.

Se oni sekvas la grupon Romida grupo - kiu normale nomiĝas Latinida en Esperanto - oni trovas subgrupojn kiel ekz. Brazilanoj kaj Reunianoj. Tie la tuta afero komplete sensenciĝas. Ne ekzistas ia etna grupo Brazilanoj, nek ia etna grupo Reunianoj, kiuj estas partoj de popola grupo Romidaj popoloj, kiuj estas ĉiuj Hindeŭropaj popoloj. Tio estas erara. La terminoj Latinida kaj Hindeŭropa estas nure lingvaj.

Dividoj etnaj neniel devas sekvi aŭ kongrui kun dividoj lingvofamiliaj. Kiam ekz. praloĝantoj de Aŭstralio transiras al la Angla lingvo, ili ne per tio fariĝas Angloj, nek Ĝermanidoj, nek Hind-Eŭropanoj. Ili etne restas tio, kio ili antaŭe estis.

Ĉu ekzistas aliaj enciklopedioj (aŭ modernaj etnologoj), kiuj tiel konfuzas lingvojn kaj etnojn?

Bertilo WENNERGREN


Mi konsentas kun vi 100% Bertilo. Mi volis diri la samajn koncernojn de kiu vi parolas, sed mi vidas ke vi jam diris miajn pensojn pri la afero.

Lingvo ne egalas etneco

Kial ekzemple estas la francoj romidoj kaj ne keltidoj? Fakte se oni volas reiri en historio oni vidas ke, eble escepte kelkaj insulo-popoloj (eble, eĉ ili ne estas "pura raco"), ĉia popolo estas rezulto de miksaĵo de popoloj. Kaj de post kiam estas Gvatemalianoj, Meksikanoj, Bolivianoj romidoj????? Ili estas plejmultege indiĝendevenaj, kaj la statistikoj ofte kaŝas ĉi tiun realecon pro la fakto ke en preskaŭ ĉiu el tiuj mez kaj sud amerikaj societoj, estas hontinda esti indiĝena.

P. STOLTZ


Dankon pro la subteno.

Efektive la sama sensencaĵo regas ankaŭ en la artikolo pri la Ĝermanida Grupo. Verŝajne estas pli da tiaj artikoloj. La afero ŝajnas tiom profunde fuŝa, ke la solvo supozeble estas forviŝi tiujn artikolojn, cele al iama plene nova verkado - aŭ el perspektivo etna (ne enmiksante geografion kaj hodiaŭajn ŝtatlimojn!), aŭ el perspektive strikte lingva.

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Hindeŭropa familio".