Diskuto:Historio de Azio

Latest comment: antaŭ 7 tagoj by Sj1mor in topic tajperaro?

Bharato, aŭ Barato, aŭ Hindujo? redakti

Kara @Kani:

Mi vidis, ke vi ĵus faris etajn redaktojn al ĉi tiu paĝo. Krom aliaj ŝanĝetoj, pri kiuj mi ĉiom samopinias kaj dankas vin, vi ekis sisteme ŝanĝi la vortojn "Bharato" al "Barato". Pro kio? Mi bone vidas, ke la formo sen h estas la plej kutima, sed la alia ja ankaŭ ekzistas, ĉu ne?

Mi nun iomete interesiĝis pri la afero, kaj rimarkis, ke ŝajne plej ofte mi devus anstataŭigi tion per "Hindujo", ĉar fakte temas pri la ĉioma subkontinento kaj ne nur pri la Hinda Unio. Ĉu korekte? Kion konsilas vi? --KEO144000 (diskuto) 16:47, 7 Dec. 2015 (UTC)

Uzo de landonomoj redakti

Oni vidu [1] kaj respektu la elekton de la precipa redaktinto ! Dankon al ĉiuj toleremaj personoj. --Forstbirdo (diskuto) 11:19, 21 Feb. 2016 (UTC)

tajperaro? redakti

"imperion suden, li estis venkita de la Ĉalukja reganto de la Dekano. Kiam lia postulo provis vastigi sian imperion oriente, li estis venkita de la Pala reĝo...

posteulo? Sj1mor (diskuto) 03:24, 30 maj. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Historio de Azio".