Salutojn al ĉiuj.

Historie, Kolumbo jes estis unue en Trujillo, sed ne estas tie, kie li "donis" al mia lando sian nomon.

Post li venis en Trujillon, lo navigis pli orienten kiam ŝtormo frapis. Kelkaj ŝipoj preskaŭ detruiĝis, sed fine ĉiuj saviĝis antaŭ kabo. Li tiam dankis al Dio per vortoj "Danke al Dio, ke Li savis nin el tiuj profundaĵoj"

Pro tio la lando nomiĝis "Honduras" (hispane tio signifas "profundaĵoj"). Kaj pro tio ĝis nun la kabo nomiĝas "Kabo de Danko Al Dio" (hispane, Cabo de Gracias a Dios).

Sed nuntempe kelkaj historiistoj-esploristoj dubas ke tio fakte okazis.

Estas ankaŭ erareto pri la somera sezono: En Honduro ne ekzistas aferon tian, ke la horo mal- aŭ antaŭeniras dum somero. Ekestis eksperimento antaŭ kelkaj jaroj, sed post monato oni revenis al la normala UTC -6


Elmer Escoto San Pedro Sula, Honduras

Reiri al la paĝo "Honduro".