Diskuto:Ich steh an deiner Krippen hier

Hieraŭ mi komentis ŝanĝon per "eble la aŭtoro intencas plu traduki, tiam ŝi/li aldonu informon pri la fonto". Intertempe iu (kun simila IP-adreso) efektive plu tradukis, sed ankoraŭ ne estas mencio de la fonto, ekzemple per la ŝablono {{tradukitaĵo}}.

Tiaj pekoj kontraŭ la vikipedia permesilo kaŭzas plendojn de la originalaj aŭtoroj (en la germana lingvo ekzemple: Uzanta_diskuto:Longharulo#Lizenzverstoß). Tial mi rekomendas, ke la tradukanto/into zorgu pri taŭga mencio de sia fonto. Alie ni devos forigi la artikolon por eviti plendojn. Mi opinias, ke li aŭ ŝi ne simple fidu, ke troviĝos iu "utila idioto", kiu faros lian/ŝian laboron.

-- Aisano 20:37, 26. Nov 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ich steh an deiner Krippen hier".