Diskuto:Inĝenierarto

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Bibliografio kaj Eksteraj ligiloj

Kial la artikolo referencas al "arto"? Arto estas io, kion oni povas nek vere instrui nek vere repodukti. Kontraŭe tekniko kaj scienco havas la opinion/iluzion, ke eblas procedi laŭ reguloj instrueblaj. Mi proponas ŝanĝi la nomon al "inĝenieriko" (eble "inĝenierscienco", sed vere ĝi estas io alia, nome la scienco, kiu provizas la inĝenierikon per nova scio). -- Umberto 3. Jul 2005 22:01 (UTC)

> En PIV estas 'inĝenierio'. Lingvano 3. Jul 2005 22:40 (UTC)

> Ankaŭ uzata estas "inĝenieriko". --Yekrats 11:44, 28. Jul 2005 (UTC)

Translokigi al "Inĝenieriko" redakti

Miaopinie estas rekomendinde translokigi la enhavon el "Inĝenierarto" al "Inĝenieriko", kaj meti simplan #redirekton en "Inĝenierarto" al artikolo "Inĝenieriko".
Luis Guillermo Restrepo Rivas

Artikolo pri la temo redakti

http://jimes.multiply.com/journal/item/6

Legu tion kaj baldaŭ ni diskutu pli. Ĉu eblas voĉdoni ĉi tie? Kiom da tempo konsilindas atendi antaŭ fari ion? Kiel funkcias decidoj pri ne interkonsentitaj temoj / terminoj?

Alia interesa orakolo estas Guglo, ĉu ne? Kaj laŭ ĝi, la plej uzata esprimo estas inĝenierarto! Temas do pri uzado de la lingvanoj. Estas multaj aliaj vortoj en Esperanto, kiuj ne estas logike naskitaj, tamen pro tradicio ili fariĝis kvazaŭ "fundamentaj".

--Felipo Kastro 01:33, 14. Aŭg 2007 (UTC)

La nuna vojo: Inĝenierado redakti

Nu, mi eĉ ekpensis fari malsame ol antaŭa propono: ŝanĝi ĉion de inĝenierado al inĝenierarto.

Tamen, mi konstatas, ke tio estus grandega laboro, ĉefe ĉar la kategorioj kaj multaj artikoloj ĉi tie jam uzas inĝenieradon.

Do, laŭ mi, malgraŭ la ne ĝeneralan preferon de la lingvanoj pri tiu formo (inĝenierado), ni daŭrigu ĝian uzadon ĉi tie. Precipe ĉar ĝi ne estas kontraŭfundamenta. Do, uzebla (kaj eĉ uzinda, ĉitiuokaze)!

Vikipedie, mi proponas renomigi inĝenierarton al inĝenierado, aldonante la klarigon pri la diversaj formoj uzeblaj.

Aŭ eble, pli tradicie, teni kiel nun, nur aldonante klarigon, ke ĉi tie en Vikipedio, ofte oni preferas la formon inĝenierado ol inĝenierarto.

--Felipo Kastro 02:24, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Tradicia vojo: Inĝenierarto redakti

Ŝajne ne estas homoj interesataj pri tiu temo. Mi faros do tion, kion mi preferas: ni tenu la tradicion, uzante inĝenierarton.

Vikipedio ne devas elekti terminojn laŭ individuaj preferoj, eĉ se surbazite je bona rezonado. Ni devas priatenti la plej komunan uzadon de vortoj. Tio estas la natura vojo. Kaj laŭ Guglo, pri tiu temo, inĝenierarto estas la "venkinto". Mi transigos do "inĝenierado" al "inĝenierarto", en la plej diversaj lokoj, kie mi trovos tion, precipe ekde la [[Kategorio:inĝenierado]].

--Felipo Kastro 16:15, 16. Aŭg 2007 (UTC)

"Inĝenierarto" subtenatas de PIV, dum "inĝenierado" ne konatas tie. Tiel teni la tradicion estas tute en ordo, kaj mencii la alternativojn en la unua frazo, alidirektante aliajn titolojn al la centra paĝo "Inĝenierarto" estas bona vojo kunkolekti ĉiujn variaĵojn. Aidas (diskuto) 10:36, 23 maj. 2023 (UTC)Reply

Bibliografio kaj Eksteraj ligiloj redakti

La sekcio Eksteraj ligiloj ne konvinkas: Ĝi listigas nur iujn erojn, ĉiujn el Usono, kiuj iel flanke rilatus al la temo, du usonajn asociojn neniel internaciajn, kaj iujn paĝojn kiuj jam ekde 2008 respektive 2010 ne plu rekte haveblas. Arkivigo estas tute en ordo, se temas pri esperantlingve videble utila ligilo, sed ĉu National Society of Professional Engineers position statement on Licensure and Qualifications for Practice, arkivigite en decembro 2010 estas tiom informriĉa???

Kaj la Bibliografio bonus se ĝi ofertus ankaŭ librojn el aliaj lokaj lingvoj.

Sed bone, tiuj mankoj ne estas katastrofaj, kaj la eksteraj ligiloj ne estas danĝeraj kaj nepre forigendaj. Tial eble ili ankoraŭ estos ĉi tie post 20 jaroj, kvankam ili havas tre limigitan intereson. Sed eble iam venos volontulo, kiu pretos interŝanĝi ilin al pli interesaj, kaj pli multlingvaj... Aidas (diskuto) 10:31, 23 maj. 2023 (UTC)Reply

La kritiko pri la eksteraj ligiloj kaj la bibliografio tute ĝustas.
Sed almenaŭ nun sencas la unua frazo
"Inĝenierarto[1] (aŭ inĝenierado)[2] estas la aplikado de scienco ...",
kun alidirektiloj de alterativaj nomoj "inĝeniera scienco", "inĝenierscienco", "inĝenierio" kaj "inĝenieriko" ĉi tien. ThomasPusch (diskuto) 09:56, 25 maj. 2023 (UTC)Reply

Referencoj redakti

  1. mencio de la vorto "inĝenierarto" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Ankoraŭ uzatas alternativaj titoloj "inĝeniera scienco" kaj la neologismo "inĝenierio"[1], kiuj ĉiuj temas pri la sama koncepto.
Reiri al la paĝo "Inĝenierarto".