Diskuto:Islama Ŝtato

Latest comment: antaŭ 9 tagoj by Sj1mor

Konsideru kunigi la du: Informkesto kaj la Geokesto lando. Fakte, ŝtato kaj movado estas du apartaj entoj. --Sj1mor (diskuto) 05:57, 24 sep. 2022 (UTC)Reply

Estas bone kiel estas nun. Fakte ne temas pri ŝtato, sed pri terorisma organizaĵo kiu donis al sia la pompan nomon "Islama Ŝtato", en forta deziro ke el la terorismaj agoj naskiĝu terorisma ŝtato, kiun ĉiuj aliaj ŝtatoj devus respekti kaj kiu povus kun eksterlandaj ŝtatestroj marĉandi "kiom da milionoj da dolaroj vi donos al ni se ni pretas ne detrui unu UNESKO-monumenton, aŭ ne murdi mil jezidojn". Sed ne estas kutime en vikipedio meti titolojn en citilojn, do skribi "Islama Ŝtato", kvankam ĉi tie estus logike pravigeble, sed oni volus malhelpi, ke iuj kritikantoj de iuj ŝtatoj kiuj nomas sin demokrataj volus ankaŭ vidi la vikipediajn artikolojn pri tiuj ŝtatoj en malhonorigaj citiloj, kaj instituciojn, firmaojn, klubojn ktp, dum la subtenantoj de tiuj unuoj nepre volus vidi la titolojn sen citiloj. Tial la plej multaj diverslingvaj vikipedioj nomas la terorisman organizaĵon per sia memelektita nomo "Islama Ŝtato" kaj apude klarigas kio ĝi estas. Sed, ĉiukaze la grupiĝo ne estas ŝtato, negrave kiel ĝi nomas sin. -- ThomasPusch (diskuto) 21:56, 11 maj. 2024 (UTC)Reply

Aparte de tio, la referencoj de la esperantlingva teksto aspektas terure. Ĉie amasas ruĝaj anglismoj Template:Bullet, en la angla vikipedio tio gvidas al alia ŝablono kiu simple faras nigran bulon, do ●. Sed en referencoj kutime ne estas tiaj buloj, kaj mi suspektas ke simple ĉi tie kelkfoje fuŝpremiĝis pluraj referencoj al unu... -- ThomasPusch (diskuto) 22:19, 11 maj. 2024‎ (UTC)

Nun la ligiloj kaj datoj de la multaj angla referencoj almenaŭ estas ĝustigitaj, kaj la "Bullet" vortoj estas for, sed daŭre la anglalingvaj titoloj ne estas tradukitaj, kaj daŭre aspektas imperiisme, ke ekskluzive estas anglalingvaj fontoj. Sed klare, mem kunmeti diverslingvajn referencojn, kaj kunskrapi ankaŭ la malmultajn fontojn el Monato kaj Le Monde Diplomatique en Esperanto, kostus ankoraŭ senkompare pli da tempo... -- ThomasPusch (diskuto) 23:09, 11 maj. 2024 (UTC)Reply
Dankon pro viaj klopodoj, klarigoj kaj alĝustigoj. Sj1mor (diskuto) 04:53, 12 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Islama Ŝtato".