Diskuto:Jakob David Applebaum

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch

La frazo "Li estis iniciatinto kaj sekretario de Zamenhofa Monumento (ZEO)" estas tute neniondira... pri kio temas? Kaj - ĉu Jakob havas familian rilaton al la 10 jarojn pli juna pentristo Moŝe Applebaum, kiu pasigis sian infanecon en la sama hejmurbo? ThomasPusch (diskuto) 22:37, 12 maj. 2022 (UTC)Reply

La unuan demandon sukcesis respondi la franca (!) vikipedio. Tie eĉ citiĝis bona e-lingva referenco, kio ĉi-tie mankis. Mi nur kutime ne franclingve serĉas pri esperantlingvaj informoj kaj referencoj, sed serĉas ĉi-tie. Restas la dua demando. ThomasPusch (diskuto) 00:07, 13 maj. 2022 (UTC)Reply
Kaj ĉu vere la familia nomo prononciĝas [apl'baŭm], do akcento sur la lasta silabo??? La vorto klare estas jida ("pom-arbo") respektive germana/platgermana, ne hebrea - kaj en la germana aŭ aliaj ĝermanaj lingvoj la nomo klare prononciĝus ['aplbaŭm], do akcento sur la unua silabo - mirigus min se la jida kiel ĝermana lingvo jen neklarigeble farus escepton... ThomasPusch (diskuto) 00:20, 13 maj. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Jakob David Applebaum".