Diskuto:Jesuo de las Heras

Mi ne scias pri la vorto "Katedrulo". Kion signifas? -- Yekrats 16:51, 28. Nov 2007 (UTC)

Katedrulo estas profesoro kiu havas katedron, en Eŭropa, ĉefe franca universitatsistemo estas preskaŭ kiel "ĉefo de departmento" en usonaj universitatoj. Katedrulo esta ĉefa profesoro de ia disciplino (katedro), kiu rajtas instrui ĝin rekte aŭ de iu ke tiu elektas, aŭ kontroli, iamaniere, ĝian istruadon. En 1968, usona registaro devigis ke Brazilo antastaŭigis la sistemon de katedroj kaj preni usonan sistemon de departmentoj en la traktato MEC-USAID kontraŭ "helpo" de CIA por kombati "politikaj krimuloj". Multaj el tiuj "krimuloj", estis katreduloj, inkluzive Fernando Henrique Cardoso, kiu post iĝis prezidento de Brazilo.Roberto 18:15, 28. Nov 2007 (UTC)
Dankon. Mi ne povis trovi ĝin en mia vortaro, kaj mi scivolis se ĝi estis mistajpaĵo. -- Yekrats 18:22, 28. Nov 2007 (UTC)

En Hispanio oni ankaŭ uzas la vorton catedrático por mezlerneja instruisto kiu havas iom specialan rangon; do, oni legu ĉikaze mezlernejan instruiston. Aliflanke, koncerne kelkajn asertojn de la artikolo (ekzemple, la kialon de lia eksigo de SAT), oni notu ke ĝian unuan version verkis Jesuo mem (sub pseŭdonimo Makjavelo). Tonyo 19:16, 4. Jan 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Jesuo de las Heras".