Diskuto:Jorge CAMACHO

Jes, mi restarigis la ligojn al la diversaj paĝoj eĉ se ili plej multaj (sed ne ĉiuj) hejmas en la sama loko, ĉar ĉiu paĝo estas mem navigilo al kolekto da pritemaj artikoloj kaj recenzoj pri unuopa verko. Jes se mi aliras la paĝon pri la aŭtoro mi povas ja trovi ĉion tion, sed se mi interisiĝas pri aparta verko mi povas rekte iri al la paĝo kiu traktas nur tiun. Ne tiom da loko tio forprenas en paĝo kaj tamen iom da traserĉo tio kostis al mi kaj mi bedaŭras ke tio estu simple enrubujigita. Mia celo estas provizi al leganto ilon por rapide aliri serĉatajn informojn. Kriĉjo, ĉu ne vi deziris ke la artikoloj pri Martinelli kaj Silfer estu neŭtraligitaj per iom da kritika vidpunkto? Nu, nun el vikipedio oni facile povas unuflanke iri al esperantio.net kies paĝoj estas foje simple kopiitaj kiel vikiartikoloj kaj donas unu vidpunkton, kaj aliflanke al kamaĉaĵoj kiuj donas alian vidpunkton. Mi mem iom scivolas pri ĉio tio kaj aprezas ne esti kaptita de unu sola vidpunkto sed disponi pri diversaj. --- Arno

La principo verki biogramon estas, ke ĝi devas enhavi tion, kio efektive gravas biografie kaj literaturscience pri la koncernata aŭtoro. Kongruas kun tiu principo la fakto, ke mencio pri la atakoj kaj kritikoj de Camacho (al kiu d-ro Silfer neniam respondis) aperu en la biogramo de Camacho: ja tio estas grava parto de lia, ne nur verkista, vivo, kie li ŝajnas kvazaŭ obsedata de tio. Ne kongruas, ke ili aperu en la biogramo de Silfer. TIAL NI INVITAS LA REDAKTOROJN FORIGI LA MENCION PRI CAMACHO EL LA BIOGRAMO DE SILFER. Samtempe ni atentigas ke la esprimo "eniris en kverelon" estas mensogo: kverelo postulas du kverelantojn, dum temis pri unuflanka atako de Camacho. TIAL NI INVITAS LA REDAKTOROJN NEUTRALIGI LA ESPRIMON. (Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

Ni studis intertempe la diversajn dokumentojn, kaj alvenis al la konkludo, ke via informo ne estas objektiva. Nenie ni trovis reagon de Silfer kontraŭ Camacho. Vero estas, ke Camacho havis problemon kun LF-koop (ne kun Silfer), pro malrespekto de kopirajto, pri kiu li atribuis la respondecon al Haupenthal (kiu pruvis la malon). Kaj ke Camacho estis prave akuzita (ne nur de la medio de LF-koop) pro antisemitismo. Do ne ekzistis konflikto inter Camacho kaj Silfer, sed atako fare de tiam grimpanta intelektulo kontraŭ alia multe pli konata, kiu simple neglektis lin kaj plu neglektas. Aldone, Camacho havis konfliktojn kun multaj, ĉiam uzante tre insultan kaj arogantan tonon: de esperantistoj en lia urbo Madrido (ekz. José Fernàndez Arroyo) ĝis aliaj en multaj landoj. Li mem konscias pri sia karaktero, rifuzinte pri taskoj en la Akademio ĉar "tro konfliktema". Laste: la artikolo de Ertl pri la "ibera skolo", cetere, odoras je personkulto. (el Torino, 10.IV.2003)

Kun surprizo mi legas nun la du chi-suprajn alineojn. Nur persono mense malsana povis skribi ion tian, plenan de duonveroj kaj rektaj mensogoj. jc

Pri neni' mi kompetentas,
kaj nenion nun komentas.
Tamen ion mi ekflaras;
sekve ĉi konkludon faras:
vortoj flugas kiel lanco;
vivas do ĉi Esperanto!

(Montanesko)

Reiri al la paĝo "Jorge CAMACHO".