Diskuto:Koito-Fabrikado

Leginte la titolon mi opiniis, ke tiu fabriko produktas koitojn. Petro 16. Apr 2006 08:26 (UTC)

Kaj kion faras okupitoj de tiu ĉi kompanio? Ĉu ili koitas en labortempo? Petro
Mi volus aktive labori tie!Roberto 08:56, 16. Apr 2006 (UTC)
Ankaŭ mi opinias la titolon eksterordinara. Sed, tio estas nura Falsa amiko. La nomo la fabrikanto devenas el iniciatinto KOITO Genrokuro 小糸源六郎. Mi deziras pli bonan titolon por la artikolo. Ryoho 08:42, 16. Apr 2006 (UTC)
Jes, estas falsa-amiko. En artikolo pri falsaj amikoj ni jam diskutis ke eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Roberto 08:56, 16. Apr 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Koito-Fabrikado".