Diskuto:Konkurso

Latest comment: antaŭ 17 tagoj by Sj1mor in topic Konkur Konkurs Konkurenc kaj kunkur

Konkur Konkurs Konkurenc kaj kunkur redakti

Miopinias ke tre facilas konfuziĝi inter la propraj uzoj do jen la difinoj el vortaro.net

konkur/i redakti

(ntr) Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon

konkura

1 Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.

2 Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis Z. konkure. Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin Z; ĉiuj konkure rapidas al la pordo Z.

konkuro, konkurado

1 Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro Z; (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro Z; ĉia laboro k ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia X; (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. Z. 2 Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Z; la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia Z.

konkuradi. Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro k koloroj Z; tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla Z; (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado Z.

konkuranto. Persono, kiu konkuras kun alia(j)

konkurs/o redakti

1 Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj k rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj

konkursi (ntr) Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.

artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso. Konkurso pri tiaj aktivecoj.

konkurenc/o redakti

Komerca, industria, negoca konkurado: lojala, nelojala konkurenco; reĝimo de la libera konkurenco.

kunkuri redakti

Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo. Sj1mor (diskuto) 06:26, 16 maj. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Konkurso".