Diskuto:Lavaur (stacidomo)

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Dominik in topic trajnlinio de Lavaur

trajnlinio de Lavaur redakti

Saluton TTjeri! Mi malfaris vian redakton en artikolo Lavaur (stacidomo), ĉar informoj en ĝi baziĝas sur Open Data de SNCF. Mi ĵus kontrolis ke tiuj informoj ankoraŭ estas la samaj, interalie ke la linio 738000 oficiale nomiĝas "Ligne de Montauban-Ville-Bourbon à La Crémade". Mi konfirmas ke La Crémade (stacidomo) estas fermita stacidomo: ĝia nomo cetere ne aperas en la menciita Open Data. Dominik (diskuto) 13:19, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Ŝajnas al mi, ke uzantoj de t.n. enciklopedio preferas scii per kiu trajnlinio iu povas iri de unu loko al alia, ol kiun trajnlinio SNCF havas en sia datumbazo. Se vi telefonus al informservo de SNCF kaj demandas pri la trajnaj horaro inter Montauban kaj Lavaur, ĝi certe respondus ke tiu linio ne ekzistas... Mi povas certigi, ke la solaj trajnoj videblaj en la stacidomo de Lavaur iras nur al Tuluzo unudirekten kaj al Mazamet alidirekten. Kaj tio veras jam de almenaŭ tridek jaroj! (Mi ofte vizitas tiun urbon, kaj fojfoje uzas trajnojn el ties stacidomo)
Sed se la kontrolantoj de la esperanta Vikipedio preferas en ĝi maltaŭgajn informojn (ekz: nomo de trajlinio sentrajna kun fermitaj stacidomoj), tio estas en ordo por mi, mi ne insistos. TTjeri 29/01/2022 16:44 TTjeri (diskuto) 15:45, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Mi kontrolis, kaj povas certigi , ke ne estas eĉ rejloj sur tiu t.n. "linio Montauban-Ville-Bourbon - La Crémade", inter Montauban kaj Saint-Sulpice-la-Pointe. TTjeri (diskuto) 09:53, 30 jan. 2023 (UTC)Reply
Mi faris etan ŝanĝon, kiu espereble respondas al via atendo. Dominik (diskuto) 07:24, 1 feb. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Lavaur (stacidomo)".